Vizitu Forumon

Interna Mongolio bonvenigas altrapidan disvolvon

(GMT+08:00) 2010-07-08 09:25:29

Alfrontante atakon de internacia financa krizo, de la unua trimestro ĝis la tria en 2009, totala produktokvanto de Interna Mongolio ankoraŭ atingis 16,9% kaj okupis la unuan lokon de la tuta lando. Ankaŭ financa enspezo, investo de fiksaj kapitaloj kaj aliaj ekonomiaj donitaĵoj okupis antaŭajn vicojn. Bateer esprimis, ke en la fino de 2008, Interna Mongolio alprenis serion da ĝustatempaj kaj efikaj rimedoj por trakti la financan krizon, iuj estas novaj. Li diris:

"Ni alprenis la politikon pri elektra prezaro kaj malpliigis prezaron de elektro de entreprenoj. Pro malleviĝo de la prezaro, kosto de produktaĵoj grandmezure malpliiĝis, samtempe kvanto de elektrumado de entreprenoj altiĝis, la ĝenerala ekonomia situacio senĉese disvolviĝas al bona tendenco."

Samtempe kun ekonomia disvolvo, Interna Mongolio senĉese fortigis ekologian konstruadon kaj median protekton, celante konstrui ekologian ŝirmilon en la norda landlimo de Ĉinio. De 1998 ĝis 2008, Interna Mongolio sume investis pli ol 37 miliardojn da juanoj por ekologia konstruado, sinsekve plenumis 8 ekologiajn programojn, kaj media protektado kaj ekologia konstruado atingis rimarkindan efikon. Laŭ statistiko, Interna Mongolio finis arbaran ekologian konstruadon areantan je pli ol 8,6 milionoj da hektaroj.

Bateer esprimis, ke la estontaj 10 jaroj estas la ŝlosila tempo por ekonomia disvolvo de Interna Mongolio, la aŭtonoma regiono persistos en kombino de ekonomia disvolvo kaj ekologia protekto, per ekspluato de malgranda kvanto da tero oni akcelos median protektadon kaj ekologian konstruadon en plejpartaj lokoj. Li diris:

"Oni ne devas ignori ekologian protektadon en disvolvo de ekonomio, Interna Mongolio konsideras la politikon pri ekspluato en punktoj kaj protektado en tuto. Ekzemple en stepo Xilinguole, ni disvolvas industrion en 1% de tero, la profito estas uzata por protekti la stepon, tio vere ludis bonan efikon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto