Vizitu Forumon

Rakonto pri taiwan-a komercisto Wang Jiuquan

(GMT+08:00) 2010-06-08 15:12:46

Multaj homoj, aŭdinte la titolon "Kunshan-a ripoza ekologia vilaĝo en 9-a tago de semajno", demandis: Kio estas la 9-a tago de semajno? Ĝenerala direktoro de la vilaĝo komercisto el Taiwan Wang Jiuquan ride diris, ke "naŭ" estas plensukcesa cifero, lia nomo ĝuste havas la ideografiaĵon "naŭ", li uzis ĝin en la nomo de la vilaĝo, celas plej bone funkciigi la vilaĝon. Nun, la ripoza ekologia vilaĝo en la 9-a tago de semajno famiĝis.

En la vilaĝo areanta je 47 hektaroj, troviĝas lagetoj, termontetoj, korsoj, vaniloj kaj floroj. En diferencaj sezonoj, ĉi tie turistoj povas pluki tomatojn, kukurbojn, fragojn kaj aliajn fruktojn. Pro la bona medio, lokanoj tre ŝatas la vilaĝon.

Wang Jiuquan opiniis, ke la sukceso fontas en unu vorto "Nova", nome laŭ prototipo de taiwan-a kamparo, kiu frue disvolviĝis kaj travivis merkatan ekzamenon, oni lernis spertojn el aliaj fakuloj kaj kreis "ekologian fruktarbaron", en kiu turistoj vere ripozas kaj ĝuas ĝojon.

"Taiwan-a agrikulturo rapide ŝanĝis sian formon, tial ĝia disvolvo travivis dekjaran ŝanĝiĝon, kaj sukcesaj ekzemploj estas multaj, mia vilaĝo montris ĝuste miniaturon de taiwan-a agrikulturo, kompreneble, lokanoj ŝatas ĝin."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto