Vizitu Forumon

Rakonto pri taiwan-a komercisto Wang Jiuquan

(GMT+08:00) 2010-06-08 15:12:46

Antaŭ pli ol dek jaroj, Wang Jiuquan venis al la ĉeftero kaj bone funkciigis negocon pri elektro kaj plasto. Sed, de sia infaneco, li posedas sonĝon pri fariĝo kiel kamparano. En 2005, li decidis igi familianojn administri la vigle disvolviĝantan negocon kaj komencis fari viziteblan agrikulturon kun taiwan-a stilo en Kunshan, loko de la ĉina provinco Jiangsu.

Wan Jiuquan enkondukis taiwan-ajn progresintajn agrikulturajn teknikojn, invitis specialistojn kaj famigis sian markon. Post 4 jaroj, en Kunshan, leviĝis "Kunshan-a ripoza ekologia vilaĝo en 9-a tago de semajno", kies skalo estas plej granda en la ĉeftero.

En tradicia agrikultura profitogajniga modelo, kamparanoj dise funkcias, ofte strebas al produktokvanto, sed ne atentas merkatan efikon. Tio ofte kaŭzis la rezulton, ke kiam rikolto estas malbona, kamparanoj ne povas gajni profiton, kiam rikolto estas bona, merkata prezo estas ne alta, kamparanoj ankoraŭ eble ne gajnos profiton. Sed, la agmaniero de Wang Jiuquan estas strebo kaj al produktokvanto kaj al kvalito, li enkondukis bonajn specojn, alprenis organikan plantadon, per "delikata" agrikulturo kulturis karakterajn agrikulturajn produktojn, tial prezo estas bona. Li diris:

"Ekzemple, oni ofte pogrande vendas vinberojn al mezkomercistoj per la prezo je 4 juanoj po ĝino, mezkomercistoj vendas vinberojn al detalaj komercistoj per la prezo je 6 juanoj po ĝino, kaj detalaj komercistoj vendas al konsumantoj per la prezo je 8 juanoj po ĝino. Sed ni sendis tian ĉi koncepton al kamparanoj: Unue, per kia maniero vi altigas vian aldonan valoron? Due, kiel vi igas konsumantojn akcepti viajn produktaĵojn?"

Wang Jiuquan diris, ke la subteno el la loka registaro estas grava garantio de rapida disvolvo de lia vilaĝo. La loka registaro ne nur serĉis taŭgan lokon por la vilaĝo, sed ankaŭ praktikis multajn favorajn politikojn. Ankaŭ en la flanko de enkonduko de komercistoj kaj kapitaloj, plano kaj propagando, la registaro faris multe da laboroj. Li diris:

"La registaro liveris multajn favorajn politikojn por mi, ankaŭ subtenas nin en diversaj flankoj."

Laŭ konigo en konstruado de bazaj instalaĵoj, la loka registaro donis subvencion al taiwan-aj entreprenoj, kiuj investis altefikan agrikutluron, kiel "Kunshan-a ripoza ekologia vilaĝo en 9-a tago de semajno", la kvoto estas 20%. Vicestro de kunshan-a agrikultura kaj forstokultura buroo Wu Huaming konigis:

"Ni subvencias 3 mil juanojn po muo al normala remizo kun areo je pli ol cent muoj. Ni sume investis pli ol 3,2 milionojn da juanoj al konstruado de bazaj instalaĵoj de la vilaĝo en 9-a tago de semajno."

Nun, la vilaĝo estas atentata ripoza kaj amuza spaco, ankaŭ kreis multajn progresintajn agrikulturajn kreivajn teknikojn, ĝi jam fariĝis la platformo interflua inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo pri agrikultura kunlaboro kaj faras propran kontribuon al komuna progreso de la du bordoj en la agrikultura tekniko.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto