Vizitu Forumon

Produkta kaj venda kvantoj de ĉinaj aŭtoj espereble rapide kreskos plu en 2010

(GMT+08:00) 2010-08-21 16:54:17

En la jaro 2009, produkta kaj venda kvantoj de ĉinaj aŭtoj superis respektive 13,5 milionojn, unuafoje superis tiujn de Usono, kaj Ĉinio fariĝis la unua granda lando de aŭtaj produktado kaj vendado en la mondo je 5 ĝis 6 jaroj pli frue al oni prognozis. Multaj aŭtaj entreprenoj kaj fakuloj esprimis, ke en 2010, produkta kaj venda kvantoj de ĉinaj aŭtoj espereble tenos plu rapidan kreskadon kaj la tutjaraj produkta kaj senda kvantoj espereble superos 15 milionojn. Karaj amikoj! Hodiaŭ ni ĝuste babilos pri ĉi tiu temo.

En la jaro 2009, ĉina aŭta industrio fariĝis unu el gravaj motoroj de ekonomia kreskado atakate de la internacia financa krizo. La produkta kaj venda kvantoj atingis respektive 13,8 milionojn kaj 13,65 milionojn, pli multe je proksimume 50%. Precipe influate de la politiko, ke aĉetimposto de pasaĝeraŭtoj kun motora gasellasa kvanto de 1,6 litro aŭ malpli ol 1,6 litro, venda kvanto de ĉi tiaj aŭtoj estis 7,2 milionoj, pli multe je pli ol 70% ol tiu en la jaro 2008. Ĉina fakulo Jia Xinguang esprimis, ke la tendenco de pliboniĝo de makroskopa ekonomio kaj la plenumado de politikoj kaj rimedoj stimulantaj konsumon de aŭtoj akcelis altrapidan kreskadon de ĉina aŭta konsumo. Li diris:

"En 2009, kresko de ĉina makroskopa ekonomio superis 8%, tio forte akcelis la aŭtan merkaton. Cetere, la ĉina registaro publikigis tri politikojn por akceli la konsumon de aŭtoj."

Kvankam la politikoj ludis tre ŝlosilan rolon al rapida disvolvo de ĉina aŭta industrio en 2009, tamen iuj amaskomunikiloj kaj observantoj opiniis, ke la trovarmo de la ĉina aŭta merkato en 2009 antaŭtempe asimilis partajn kvotojn de la ĉina merkato, tio estas malfavora al kresko de ĉina aŭta merkato en la kuranta jaro.

Pri tio, esplora kaj konsulta kompanio titolita "Lingdian" opiniis post enketo, ke efektiva bezono subtenos la ĉinan aŭtan merkaton teni plu altrapidan kreskon en longa tempo. Ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Yuan Yue diris, ke ĉina pokapa enlanda totala produktovaloro jam superis 3 mil usonajn dolarojn, laŭ internacia kutimo, tio signifas venon de grandskala konsumo de aŭtoj, kaj la tempo, kiam aŭtoj eniras en la ĉinan familion, estos pli longa ol tiu en okcidentaj landoj. Li diris:

"Ĉinio komencis la procezon, kiu longos eble je 50 ĝis 60 jaroj, la procezo en Ĉinio estas malsama kun tiu en okcidentaj landoj kun relative altaj loĝantara industriigo kaj ekonomia industriigo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto