Vizitu Forumon

Produkta kaj venda kvantoj de ĉinaj aŭtoj espereble rapide kreskos plu en 2010

(GMT+08:00) 2010-08-21 16:54:17

En la jaro 2009, "klimata ŝanĝiĝo" estas la alia varma temo. En ĉi tiu fono, tutmondaj entreprenoj pri aŭto, inkluzive de ĉinaj entreprenoj, rigardas esploron kaj ekspluaton de aŭtoj kun nova energio kiel gravan laboron por estonta disvolvo. Vicĝenerala direktoro de ĉina limigita kompanio Ji Li en la ĉina provinco Zhejiang sinjoro Zhao Fuquan konigis, ke la kompanio Ji Li ekspozicios sian tria generacian teknikon pri aŭto kun nova energio.

"Nun ni ekspluatas la tria generacian elektran aŭton, efektive ni kombinis elektran aŭton kun sunenergio, kaj en aŭta ekspozicio en Pekino, ni eksponos la tria generacian elektran aŭton."

Krome, ĉinaj aŭtaj entreprenoj ankaŭ faras konstruadon en markoj, vicĝenerala direktoro de ĉina plej granda produkta kaj venda entrepreno pri pasaĝeraŭtoj Yu Tong sinjoro Wang Wenbing konigis, ke Yu Tong travivas ŝanĝiĝon de ĉina fama marko al monda fama marko. Li diris:

"Nun en la ĉina enlanda merkato, ni troviĝas en relative stabila periodo, sed en la internacia merkato, ni ankoraŭ troviĝas en unuapaŝa periodo. Por esti internacia ĉefa provizanto de pasaĝeraŭto, Yu Tong devas realigi distingecon en marko."

Cetere, post kiam ĉina aŭta industrio gajnis progreson en reorganizo kaj transmara aĉeto en 2009, ĉinaj aŭtaj entreprenoj espereble gajnos plu progreson en kapitala funkciado kaj internaciiga administrado en la nova jaro.

Ĉina aŭta industrio gajnis rimarkindajn atingojn en merkato, tekniko, marko kaj internaciiga funkciado en 2009, tio metis firman bazon al la ĉina aŭta industrio teni sanan kaj altrapidan disvolvon en 2010. Asistanta sekretariino de ĉina asocio pri aŭta industrio sinjorino Zhu Yiping esprimis, ke kvankam ekzistas nedifinitaj faktoroj de disvolvo de la monda ekonomio, tamen en la kuranta jaro ĉina aŭta industrio ankoraŭ tenos stabilan kreskan tendencon, kaj tutjara produkta kaj venda kvantoj espereble superos 15 milionojn. Li diris:

"En 2010, Ĉinio ne ŝanĝos subtenon fundamente al la aŭta industrio, la subtenila industrio, ankaŭ merkata bezono estas varma, laŭ 16,74%, la meznombra kreska rapideco de aŭta industrio en la lastaj 15 jaroj, en 2010 ĉina aŭta industrio ankoraŭ montros relative bonan disvolvan tendencon. Tial, ni antaŭkalkulis, ke la kreska rapideco de la tutjara aŭta produktokvanto estos preskaŭ 10%, la produktokvanto espereble atingos 15 milionojn."

La altrapida disvolvo de ĉina aŭta merkato fariĝos grava movforto akcelanta revarmiĝon de tutmonda aŭta merkato. Laŭ statistiko, en 2009, kresko de venda kvanto de transmaraj kompanioj en Ĉinio superis 20% kaj en 2010 Ĉinio estos plu grava merkato de transmaraj aŭtaj entreprenoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto