Vizitu Forumon

Ŝanhaja Pudong novigis disvolvan koncepton kaj plibonigis industrian strukturon

(GMT+08:00) 2010-09-13 17:05:52

La 18-an de aprilo en 1990, por akceli procezon de ĉinaj reformado kaj malfermo, la ĉina registaro oficiale deklaris la decidon pri ekspluato kaj malfermo de ŝanhaja loko Pudong. Post 20 jaroj, nun tiamaj kampo kaj fragmitejo ĉe la orienta bordo de rivero Huangpu jam fariĝis moderna kvartalo. Pudong fariĝis forta motoro de ŝanhaja ekonomia rapida disvolvo, kaj la simbolo de ĉinaj reformado kaj malfermo. Karaj aŭskultantoj! Hodiaŭ ni ĝuste babilos pri la ĉina moderna kvartalo Pudong.

Nova kvartalo de Pudong sidas en la oriento de Ŝanhajo, areas je 1,21 kvadrataj kilometro, posedas 4,12 milionojn da loĝantoj. Post 20-jaraj ekspluato kaj malfermo, pudong-a totala produktvaloro pliiĝis de 6 miliardoj da juanoj en la jaro 1990 ĝis pli ol 400 miliardoj da juanoj en la jaro 2009, la financa enspezo pliiĝis de 1,1 miliardo da juanoj en la jaro 1990 ĝis 135,6 miliardoj da juanoj en la jaro 2009.

La 20-jara grandega ŝanĝiĝo estas profunde enkorpigata en pudong-a financa kaj komerca zono Lujiazui. Lujiazui estas la ĉina unua ŝtata-nivela financa ekspluata zono. Ĝenerala direktoro de korporacio Lujiazui sinjoro Yang Xiaoming sentis, ke la grandega ŝanĝiĝo estas neimagigebla. Li babilis pri la komenco de konstruado dirante:

"Tiam loko ĉe la oficejo pri ekspluataj aferoj de Pudong estis tre dezerta, malfacile trovebla por vizitantoj, pro tio ni instalis aparte du markojn, sur ili estas vortoj 'Oficejo pri ekspluataj aferoj de Pudong' kaj 'Antaŭen je 700 metroj'. Tiam trans la strato Dongfang, jam estis ĉirkaŭurbo, oni povis vidi kampon senliman."

Nun en Lujiazui, ĉie estas domegoj kaj troviĝas centoj da ĉinaj kaj fremdlandaj financaj establaĵoj. Domegoj, inkluzive de ŝanhaja tutgloba financa centro, kiu altas je 492 metroj, kaj domego Jinmao, kiu altas je 420 metroj, konsistigas "financan arbaron" de Lujiazui.

En la lastaj 20 jaroj, sur multaj kampoj la ĉina registaro donis al Pudong politikon por la unua provo, pro tio Pudong povas senĉese disvolvi kaj krei modelon pri urbaj ekspluato kaj administro. Per merkatiga aranĝo de faktoraj riĉfontoj kiel breĉo, Pudong la unua ĉiuflanke komencis koncedon de tera uzrajto kun pago kaj kulturis kaj kolektis merkatojn de amaso da gravaj faktoroj, kiel valorpapero. Samtempe, Pudong ankaŭ esploris establi administran sistemon pri "malgranda registaro kaj granda socio", akcelis transformon de registara funkcio al servado, profundigis reformadon de administra ekzameno kaj sankcio kaj liveris altefikan kaj altkvalitan servadon al entreprena disvolvo kaj talentula amasiĝo.

Ĝenerala kompartia sekretario de Pudong sinjoro Xu Lin esprimis, ke disvolvo de homoj kaj socia ĉiuflanka progreso estas la gravita punkto de pudong-a ekspluato kaj malfermo. Li diris:

"Oni devas vere plibonigi la vivon de popolanoj, samtempe kun ekonomia disvolvo, pli bone fari la plibonigon. Cetere, niaj laboroj devas vere enkorpigi ekologion, verdecon, kontinuigeblecon kaj malgrandan karbonon, ili ankaŭ estas nia baza koncepto pri kontinuigebla disvolvo kaj baza principo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto