Vizitu Forumon

Ŝanhaja Pudong novigis disvolvan koncepton kaj plibonigis industrian strukturon

(GMT+08:00) 2010-09-13 17:05:52

En la lastaj 20 jaroj, por plibonigi industrian strukturon kaj enkorpigi la koncepton pri kontinuigebla disvolvo, Pudong ĉiam forte akcelis konstruadon de publika servada platformo kaj mekanismo pri scienc-teknika investo kaj monkolekto, konstruis novtipan industrian sistemon kun moderna servado kaj alt-nov-teknika industrio kiel gvidoj. En 2009, pudong-a investo al scienc-teknika esploro kaj ekspluato superis 3% de pudong-a totala produktvaloro.

Zhangjiang-a scienc-teknika zono fondiĝis en julio de 1992, ĝi estas unu el la gravaj zonoj pri alt-novaj industrioj en Pudong, ankaŭ ĉina ŝtata zono. Ĉi tie amasiĝas multe da translandaj entreprenoj pri biomedikamento, softvaro kaj informadika servado. En 2009, la negoca enspezo superis 100 miliardojn da juanoj. Sed, laŭ Peng Li, vicĝenerala direktoro de la korporacio Zhangjiang, kontribuo al la socio estas pli grava ol rekta ekonomia efiko. Li diris:

"Nia efiko estas pli multe enkorpigita en leviĝo de ŝtata industria strukturo. Kontribuo al la socio kaj la industrio estas pli grava ol nia rekta ekonomia efiko."

Nun, "malalt-karbona ekonomio" estas plej populara disvolva koncepto en la nuna mondo, ankaŭ influas vojon de disvolvo de Pudong. Pudong-a ĉehavena industria zono estas bazo pri industrio de pezaj instalaĵoj. En la flanko de fabrikado de instalaĵoj de ventelektro, ĉi tie amasiĝas germana fabriko Siemens, ŝanhaja grupo pri elektro kaj gaso kaj fabriko pri elektro kaj gaso Huayi, la tri ĉinaj kaj fremdlanda progresintaj fabrikoj, tial la zono estas unu el la plej grandaj bazoj pri fabrikado de instalaĵoj de ventelektro.

Ĉehavena nova kvartalo celas disvolvi turismon kaj kulturon. Ankaŭ disvolvo de la nova kvartalo fariĝos grava ŝanco por disvolvi urban malalt-karbonan ekonomion en Pudong. Sinjoro Gu Xiaoming, vicestro de administra komitato de la nova kvartalo, konigis, ke oni konstruos la novan kvartalon kiel mediprotektan kvartalon. Li diris:

"Ni konstruos verdan, prosperan, modernan, loĝtaŭgan kaj harmonian kvartalon. Ni alprenos mediprotektajn konstruajn materialojn, ankaŭ per malalt-karbona maniero faros konstruadon, ĉi tie konstruaĵoj enkorpigos plej freŝajn scienc-teknikajn fruktojn, la kvartalo estos mediprotekta, scienc-teknika kaj novkoncepta."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto