Vizitu Forumon

Jiangsu-a urbo Wuxi disvolvas novajn industriojn per propra supereco

(GMT+08:00) 2010-07-20 11:18:37

La urbo Wuxi de la ĉina provinco Jiangsu estas ĉina fama turisma urbo, kaj ĉar ĝi estas najbara al la lago Taihu, tial ĝi estas titolita "Perlo de lago Taihu". Per la supereneco de geografiko, ekonomia bazo kaj talentularo, la urbo Wuxi forte disvolvas novajn industriojn, kiel industrion pri subkontrakta servado kaj softvaro, kaj ellaboris serion da rimedoj por disvolvi la industriojn.

La urbo Wuxi sidas en la sudorienta regiono de la provinco Jiangsu kaj la norda flanko de la lago Taihu. Ĝi estas la naskiĝloko de ĉina nacia industrio kaj komerco, ankaŭ la lulilo de ĉina kampara kaj urbeta industrio. En la lastaj pli ol 30 jaroj de plenumado de la politiko pri reformado kaj malfermo, industria ekonomio de Wuxi rapide disvolviĝas, precipe tradiciaj fabrikaj industrioj, kiel tekstila kaj mekanika industrioj, estas potencaj. Por akceli ŝanĝon de ekonomi-kreska maniero, en la lastaj jaroj Wuxi forte disvolvis verdan ekonomion kaj novajn industriojn, subkontrakta servado kaj softvaro ĝuste estas unu el gravaj punktoj. Informadika teknika limigita kompanio Isoftstone estas la unua entrepreno pri subkontrakta servado kun pli ol mil laborantoj, enkondukita de Wuxi. En 2007, la kompanio venis al Wuxi kaj rapide realigis progreson en la negoca flanko. En 2009, la totala produkt-valoro de la kompanio superis 60 milionojn da usonaj dolaroj, pli multe je pli ol 100% ol tiu en 2008. Parolante pri la kialo elekti la urbon Wuxi, ĝenerala vicdirektoro de la kompanio sinjoro Lin Jian diris:

"Tial ni elektis la urbon Wuxi, ĉar la loka registaro ne nur havas favoran politikon sed ankaŭ atentas subkontraktan servadon. La registaro aktive demandis niajn opiniojn kaj poste elmetis koncernajn politikojn por helpi nin. En Wuxi, ekzistas superecoj de kosto kaj registara politiko, estas tre grave, ke ĉi tie registaraj oficistoj havas la koncepton pri komuna klopodo kune kun ni. Mi sentas, ke nia elekto estas ĝusta."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto