Vizitu Forumon

Jiangsu-a urbo Wuxi disvolvas novajn industriojn per propra supereco

(GMT+08:00) 2010-07-20 11:18:37

En 2007, la urbo Wuxi ellaboris planon "123" por rapidigi subkontraktan servadon kaj softvaran eksportadon, nome ĝis 2010 la urbo enkondukos kaj kulturos cent entreprenojn pri subkontrakta servado kaj softvara eksportado, kies nombro de laborantoj superis 2 mil kaj jara eksporta sumo atingis 30 milionojn da usonaj dolaroj. Vicurbestro de la urbo Wuxi sinjoro Fang Wei diris, ke selektante gvidajn entreprenojn, la registaro pli multe atentas merkatan perspektivon kaj eksportan kapablon, tial kvankam skalo de iuj entreprenoj ankoraŭ estas malgranda, tamen ili ankoraŭ gajnis kapitalan subtenon de la registaro. Li diris:

"Ni ne devas subteni ilin nur kiam ili atingos la celon, ni rigardas subtenon al la industrio kiel riskan investon, se vi posedas bonan grupon, merkatan perspektivon kaj negocan reton, ni subtenos vin. Ĝenerale ni donas kapitalon de 5 milionoj ĝis 10 milionoj da juanoj al la entreprenoj enlistigitaj en la plano '123'."

Talentulo estas ŝlosila punkto de disvolvo de novaj industrioj. Por formi kompletan sistemon pri talentuloj taŭgan al industria disvolvo, la urbo Wuxi vaste varbis gvidantojn kaj alt-kvalitajn fakulojn de novaj industrioj, samtempe alprenis rimedojn stimulante entreprenojn akcepti diplomitojn universitatajn kaj fari transiran trejnon al ili.

Estro de komerca buroo de la urbo Wuxi sinjoro Ni Bin diris, ke dank' al novaj industrioj, la nova motoro de ekonomio, Wuxi rapidigas adiaŭi antaŭan krude disvolvan modelon kaj posedas pli da iniciativon de disvolvo. Kaj en la estontaj kelkaj jaroj, Wuxi espereble realigos pli grandan progreson en novaj industrioj. Li diris:

"Ni klopodos por gajni novan progreson en novaj industrioj de 2010 ĝis 2012, kaj strebos al tio, ke 5 novaj fabrikaj industrioj realigos vendan enspezon je pli ol 520 miliardoj da juanoj, kaj la meznombra jarkreska mezuro estos pli ol 20%."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto