Vizitu Forumon

Komerca ŝanco de dezerto Wulanbuhe

(GMT+08:00) 2010-08-05 14:19:33

Dezerto Wulanbuhe sidas en okcidenta regiono de urbo Bayanchuoer de la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Antaŭ dekkelkaj jaroj, tie estis dezerto sen herbo, la serioza sabloventa damaĝo kaj influis la vivon kaj produktadon de paŝtistoj, ankaŭ la ekologia medio estis malforta. En 1998, ekologia jungado de la dezerto ĉiuflanke komenciĝis. Nun, plantoj verdigis la dezerton, samtempe la lokanoj aktive disvolvas sablo-industrion kaj gajnas ekonomi-profiton el sablo. Hodiaŭ, ni ĝuste babilos pri la komerca ŝanco de la dezerto Wulanbuhe.

La dezerto Wulanbuhe areas je 340 mil hektaroj, ĝi estas unu el ĉinaj 8 grandaj dezertoj. En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento oriente de la dezerto, oni konstruis arbaran zonon kontraŭ sablo. Sed sekve de forvelko de la zono, la ĝenerala funkcio de ŝirmado reduktiĝis tago post tago, sabla altaĵo refoje viglis kaj formiĝis breĉo de pli ol 40 kilometroj. Tial en la lastaj jaroj, lokaj fakoj pri forstokulturo alprenis artefaritan forstumadon, biorimedojn kaj aliajn metodojn kaj refoje fiksis la zonon. Vicestro pri forstokulturo de la urbo Bayanchuoer sinjoro Ma Xuexian diris:

"Ni konstruis 52-kilometran kamp-ŝirman arbar-zonon en la oriento de la dezerto Wulanbuhe, post 10-jara konstruado, la zono ludas ŝirmilan rolon al la ekologio kaj agrikultura produktado de la irigacia areo de Hetao kaj de la gubernio Dengkou. Ni kaj mekanikige jungis dezertiĝon kaj artefarite faris obstaklon kontaŭ sabloj, kombinis la du metodojn kaj atingis la nunan efikon."

Laŭ ĉinoj, por riĉiĝo oni devas unue konstrui vojon. La principo same taŭgas al jungo de dezerto. Por oportune transporti homojn kaj materialojn, la gubernio Dengkou unue konstruis vojon poste kulturis arbidojn. Iom post iom verdo estas pli kaj pli multa en la dezerto Wulanbuhe. Post multjara esploro kaj resumo, racia kaj praktikebla vojo de sabla jungo estas popularigita en la dezerto Wulanbuhe. Sinjoro Ma Xuexian diris:

"Konstruo de vojo estas plej ŝlosila, alie materialoj, arbidoj, homoj kaj branĉofaskoj ne povas eniri, ni ne kapablas fari iun ajn aferon. Tial, la ĉefvojo estas la centro, ni plantis arbojn duflanke, poste ni konstruis suplementajn vojojn distancajn je 2 ĝis 3 kilometroj de la ĉefvojo, kaj kun la suplementaj vojoj kiel centro plantis plue arbojn. La modelo estas sukcesa, nun ni laŭgrade faras jungon laŭ la modelo."

En la profunda loko de la dezerto Wulanbuhe, oni ofte aŭdas la kriadon el birdoj. Kvanto da akvobirdoj loĝas en pura lago. En marto de la kuranta jaro, Flava Rivero eniris en la periodon de inundo, la gubernio Dengkou enkondukis 100-mil-kubmetran akvon en la dezerton. Tial, plantoj en la dezerto ricevis akvon kaj biospecoj estas pli kaj pli multaj, cetere, premo pri kontraŭinundo en la malsupra baseno de Flava Rivero estas malstreĉita. Sinjoro Ma Xuexian diris:

"Nun rapide malleviĝas nivelo de subtera akvo en la dezerto, agrikultura produktado kaj ekologia jungo bezonas akvon. Tial ni konstruis kanalon en la supra baseno de Flava Rivero kaj enkondukis akvon en la dezerton. La enkondukita akvo eniris en la lagon, nature disiĝis najbaren, tial altiĝis akvoenhavo de sablo, tio estas bona por plantoj, la ĝenerala ekologia medio kaj ekologia ĉeno. Birdoj kaj animaloj havas vivmedion kaj fonton de manĝaĵoj. Nun vi povas aŭdi krion de birdoj, sed antaŭe ĉi tie ne troviĝis birdoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto