Vizitu Forumon

Komerca ŝanco de dezerto Wulanbuhe

(GMT+08:00) 2010-08-05 14:19:33

La dezerto Wulanbuhe ligas sin kun Flava Rivero, tial ĉiujare kvanto da sablo rekte eniras en Flavan Riveron. De 2009, subtenate de ŝtata kapitalo, loka forstokultura fako faris plantadon kaj nun cirkuleco de sablo ege malpliiĝis kaj rapideco de sabla eniro en Flavan Riveron evidente malpliiĝis. Sinjoro Ma Xuexian diris:  

"Ĉi tie estas la loko serioze damaĝinta Flavan Riveron. En la kuranta jaro, ni faris plantadon kaj akvumon, en la venonta jaro aperos unuapaŝe efiko, nome cirkula sablo estos efike bremsata. "

Nie Zhenhe aĝas pli ol 70 jarojn kaj loĝas najbare de la dezerto Wulanbuhe. Li vidis la verdigon de la dezerto kaj diris:

"Ŝanĝiĝo estas grandega, la sablo estis jungata kaj la dezerto estis verdigata. En la pasinteco, ĉi tie estis sablo, sen arbo kaj herbo. Se ekventis, ĉie regis sablo."

Efektive, kontraŭvento kaj fiksigo de sablo estas nur la unua paŝo, en 2004 komenciĝis sabla industrio kun plantado de dezerta cistanko kiel la reprezento, kaj sablo fariĝis rimedo por riĉigi lokanojn. Ma Xuexian diris:

"Pasintece, dezerta cistanko estis sovaĝaj kaj raraj. En 2004, ni enkondukis teknikojn pri plantado, post kelkjara plantado, la areo de la plantoj superis 30 mil kvadratajn metrojn. En la pasinteco, plantado celis preventi sablon, nun plantado naskas egan ekonomi-profiton kaj ni unuapaŝe trovis kombinan punkton de jungo kaj riĉigo."

Limigita kompanio Wangyedi de Interna Mongolio plifrue trovis la ŝancon. La planta bazo de la kompanio areas pli ol 3 mil hektarojn, samtempe la kompanio liveris semojn kaj teknikojn al najbaraj kamparanoj, la kompanio kaj kamparanoj subskribis mendilojn. Pri la profito el plantado de dezerta cistanko, ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Wei Jun diris:

"En 2007, naskiĝis la unua kvanto de dezerta cistanko, ni faris ekzamenon, tiam unu-mua kampo naskis 330 kilogramojn da dezerta cistanko. La tiama prezo estis dek juanoj po kilogramo, tial la profito estis 3 300 juanoj po muo. En nia gubernio Dengkou, troviĝas tiel multe da sablo, tial plantado de dezerta cistanko certe akcelos lokan ekonomion estontece."

En la gubernio Dengkou, ekzistas pli ol dek kompanioj, kiel Wangyedi, entreprenas la industrion pri dezerta cistanko. Iliaj produktoj estas varme bonvenigataj en Interna Mongolio, ĉina suda regiono, kaj iuj eĉ estis eksportataj al Korea Respublio, Japanio kaj aliaj landoj kaj regionoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto