Vizitu Forumon

Gaja germana pavilono

(GMT+08:00) 2010-08-17 15:41:11

Kiam vi babilas pri Germanio, pri kio vi pensas? Vi pensas eble pri aŭtoj kun la marko BMW, ekzaktaj instrumentoj, progresintaj teknikoj aŭ serioza eduko? Por vizitantoj de germana pavilono en Ŝanhaja Monda Ekspozicio, germana pavilono plenas de amuzo.

"Mi ŝatas sidglitejon en la germana pavilono."

"Ĉar mi estas iom peza, tial glitado relative malrapida. La sidglitejo estas vasta, tre bona."

"Mi ne ludis kun sidglitejo jam pli ol 20 jarojn, ĉifoje mi kune kun mia 3-jaraĝa filo vizitas la pavilonon, la sidglitejo estas interesa por mia filo, ankaŭ por mi."

"Mi jam aĝas pli ol 40 jarojn, eble ne ludis kun sidglitejo 10 jarojn, kaj estas neimageble, ke mi povas refoje sperti ĝin. Vere bonege!"

En la germana pavilono, sidas vasta kaj blua sidglitejo inter ĉambroj titolitaj "ĝardeno" kaj "arkivejo", la sidglitejo estas ne nur parto de la ĉambro "ĝardeno", sed ankaŭ grava pasejo liganta la du ĉambrojn. Estas tre aparte, ke du homoj povas gliti paralele sur la sidglitejo. Iuj infanoj glitas kune kun siaj patroj aŭ patrinoj, iuj knaboj konkure glitas, kaj iuj mezaĝaj virinoj kune respertas ĝojon el sidglitado…germana pavilono plenas de plezuro.

Krom la sidglitejo, ludilo en ĉambro titolita "arta laborejo" estas varme bonvenigata de turistoj, precipe de geknaboj. Hua Zeshen, 13-jaraĝa knabino el la ĉina provinco Jiangsu, staras antaŭ platformo, sur la platformo estas telemekanika tabulo, Hua Zeshen fikse rigardas ekranon antaŭan. Troviĝas simpla mapo sur la ekrano, en la maldekstra-supra loko de la mapo iu flava rondtruo flagras, blanka pilko rulas inter stratoj. Hua Zeshen devas regi telemekanikan tabulon, por ke la pilko eniru en la rondtruon.

"Bone! La malfacileco de la ludo estas, ke la direkto de telemekaniko estas tute kontraŭa al la direkto de movo de la pilko."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto