Vizitu Forumon

Gaja germana pavilono

(GMT+08:00) 2010-08-17 15:41:11

Hua Zeshen diris, ke kiam la pilko devas esti movata supren, ŝi devas klini la platformon internen, tial la direkto estas kontraŭa. Cetere, ŝi devas bone teni movgradon, se la movgrado estos tro granda, la pilko kuros al alia strato kaj estos fora al la celo. Se la pilko sukcese eniros en la truon, tiam aperos sur la ekrano urbo moderna kaj bela. Ne nur Hua Zeshen, sed ankaŭ ŝia patro absorbiĝis en la ludilo, kaj la patro senĉese elmetis siajn proponojn al sia filino. Li diris, ke antaŭe li opiniis, ke la germana pavilono eble plenas de aĵoj alt-sciencteknikaj, kaj timis, ke Hua Zeshen ne interesiĝos pri la pavilono, sed li ne imagis, ke ili ambaŭ ŝatas la pavilonon. Li diris:

"La koncepto de la pavilono estas bona kaj interesa."

19-jaraĝa pekina fraŭlino Fu Yuting fariĝis stelo de la germana pavilono. Sekve kun muziko, ŝi kaj laborantino de la germana pavilono kune kantas en germana lingvo, tio kaŭzis atenton de multaj vizitantoj, kiel stelo ŝi estis fotata. Fu Yuting gaje diris:

"Mi ŝatas kantadon, kaj kapablas paroli iujn vortojn de germana lingvo, sed ne komprenas la signifon de la germana kanto. Laŭ vortoj sur la ekrano mi sekvas la laborantinon kaj kantas, tio estas gaja. Antaŭ ol veni ĉi tie, mi opiniis, ke la germana pavilono eble plenas nur de bildoj, sed fakte ĉi tie reagaj aktivadoj estas riĉaj, tre surprizaj por mi."

Kaj turistoj el Francio sinjoro Aleks Kadar esprimis grandan interesiĝon pri spertado en teatro "Fonto de Energio". Li diris al raportistino:

"La teatro havas tri etaĝojn, ni staras en serpentforma koridoro de la tri etaĝoj, centre de la teatro estas granda metala globo, sur la metala globo senĉese aperis diferencaj fotoj. Ni kune aplaŭdis kaj kriis, la energio ekmovis la globon. Mi kaj ĉinaj vizitantoj kune finis la taskon, pri kiu mi nenima pensis, tio sugestis al mi, ke kiel loĝantoj de urboj, ni povas kune fari multe da aferoj por la estonteco de urboj."

Karaj aŭskultantoj, pro sidglitejo, ludilo, kantado kaj spertado de teatro "Fonto de Energio", la germana pavilono fariĝis gaja zono, ĉiuj homoj, inkluzive de geknaboj kaj maturuloj, povas trovi propran amuzon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto