Vizitu Forumon

Serĉo de ĉina rememoro pri Monda Ekspozicio en arkivo

(GMT+08:00) 2010-08-20 18:23:24

Dum okazigo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010, ŝanhaja arkivo aranĝas ekspozicion titolitan "Arkivo pri la Monda Ekspozicio kaj Ĉina Rememoro". En la ekspozicio, eksponiĝas preskaŭ cent valoraj realaj aĵoj kaj 200 fotoj. Nun ni kune venu al la arkivo por serĉi la valoran rememoron.

Parolante pri tiuj eksponataj aĵoj kaj fotoj, Wu Chen, estro de la arkivo, estas babilema en la konigado. Li esprimis, ke tiuj valoraj arkivoj, kiuj spegulas originan rilaton inter Ĉinio kaj Monda Ekspozicio, estas donaco kontribuata de la tutlanda arkiva rondo al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj al vizitantoj de la Monda Ekspozicio.

"Oni atenteme elektis arkivan valoraĵon pri la Monda Ekspozicio meze de konservaĵoj de ĉinaj partaj provinc-nivelaj arkivoj kaj per aparta arkiva vidpunkto, eksponas ĉinan sonĝon pri la Monda Ekspozicio, ne nur temas pri partopreno kaj peticio, sed ankaŭ pri funkciigo."

Laŭ historia noto, en la unua Monda Ekspozicio okazinta en la brita urbo Londono en 1851, Ĉinio komencis kontakti la Mondan Ekspozicion. Poste Ĉinio partoprenis en la Monda Ekspozicio per diversaj formoj. En la 19-a jarcento, altigo de ŝtata pozicio pere de funkciigo kaj partopreno en la Monda Ekspozicio estis aprobata de multaj landoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto