Vizitu Forumon

Serĉo de ĉina rememoro pri Monda Ekspozicio en arkivo

(GMT+08:00) 2010-08-20 18:23:24

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, kvankam tiam la socio estis malkvieta, tamen patoso de ĉinoj pri partopreno en la Monda Ekspozicio ankoraŭ estis alta. Ĉifoje eksponiĝas rara valoraĵo, kiu estas mantuko el la Monda Ekspozicio en Panamio en 1915. Sur la mantuko, estas presitaj flagoj el 50 partoprenintaj landoj kaj regionoj kaj ankaŭ troviĝas la ĉina flago.

Krom tiuj valoraj aĵoj, troviĝas ankaŭ ekspona zono pri procezo de ĉina strebo al sonĝo pri la Monda Ekspozicio post fondiĝo de la nova Ĉinio. Estro Wu Chen diris, ke ĉifoje estas multaj valoraj arkivoj, kiuj estas unuafoje eksponataj kaj plene atestas, ke en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio havis ideon funkciigi la Mondan Ekspozicion. Cetere en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ŝanhajo komencis esploron pri plenumebleco de funkciigo de la Monda Ekspozicio.

En la 3-a de decembro 2002, Ŝanhajo sukcesis en peticio por la Monda Ekspozicio 2010, kaj Ĉinio fariĝis la unua evoluanta lando, kiu gajnis la rajton gastigi la Mondan Ekspozicion.

La ekspozicio "Arkivo pri la Monda Ekspozicio kaj Ĉina Rememoro" altiras al si atenton de pli kaj pli multaj turistoj post ĝia malfermo en la fino de aprilo. Dum somera ferio, multaj lernantoj venas por koni originan rilaton de Ĉinio kaj la Monda Ekspozicio. Ĉiĉeronino de la arkivo Wang Juan diris al ni, ke post vizito, multaj lernantoj skribas sian impreson:

"Multajn lernantojn forte impresis la ekspozicio, kaj ili emociite skribis sian senton en mesaĝa tabulo. Iuj diris, ke per la ekspozicio, ili vidas historion de la Monda Ekspozicio, kaj ankaŭ sentas fieron estante ĉinoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto