Vizitu Forumon

Ĉina potenco pri malgranda aŭto, Hafei

(GMT+08:00) 2011-02-16 14:15:22

En la ĉina nordorienta urbo Harbino, laŭ lokanoj, malgrandaj aŭtoj kun la marko "Hafei" sendube estas unu el faritaj de Harbino, kun plej multa merkata valoro. Sed, ĉu vi povas imagi, ke la entrepreno, kiu produktas aŭtojn kun la marko "Hafei", antaŭe laboris pri riparo de aviadiloj? Kiel ĝi ŝanĝiĝis kiel la nuna potenco pri produktado de malgrandaj aŭtoj? Hodiaŭ, ni gvidos vin eniri en la entreprenon.

Hafei-aŭta industria grupo, fama pro malgrandaj aŭtoj kun la marko "Hafei", estis fabriko pri riparo de militaj aviadiloj en 1953. Komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio permesis al entreprenoj de militaj industrioj produkti civilajn produktaĵojn por kontentigi enlandan merkatan postulon, la entrepreno utiligis spacialajn teknikojn ekspluati la unuan ĉaron, kaj en 1986 ekspluatis malgrandan aŭton.

En la lastaj jaroj, nombro de ĉinaj aŭtoj rapide pliiĝis, ĝis la fino de junio de la kuranta jaro, la nombro de aŭtoj en Ĉinio atingis 177 milionojn. La rapida disvolvo de aŭta industrio alportis trafikan ŝtopon kaj mediajn problemojn. Precipe sekve de senĉesa altiĝo de petrola prezo, konsumantoj pli kaj pli multe atentas ekonomiecon kaj praktikecon de aŭtoj.

Plej grava karakterizaĵo de serio da aŭtoj kun la marko "Hafei" ĝuste estas ŝparo de petrolo, diversaj aŭtoj ofte estis taksitaj per ĉi tiaj vortoj "malgranda, ekonomia kaj praktika". Estro de centro pri motora esploro kaj ekspluato de la grupo sinjoro Wang Ziying opiniis, ke plejpartaj produktaĵoj de la grupo ĝuste estas malgrandaj aŭtoj kaj la grupo disvolvas ĉefe ekonomiajn aŭtojn. Li diris:

"Ĉinaj statoj de ekonomio, energio, spaco kaj trafiko decidis postulon al malgrand-ellasa aŭto. La supereco de ĉi tiaj aŭtoj estas ŝparado de energio kaj petrolo."

Wang Ziying diris, ke la strategio de la grupo Hafei konformas al ĉina plano pri aŭta disvolvo, ankaŭ kontentigas postulon de la merkato, pro tio, ĝi havas grandan disvolvan spacon. En la merkato pri malgrandaj aŭtoj, Hafei posedas maturajn teknikojn kaj markojn.

Kvankam Hafei-aŭta industria grupo fikslokigis la merkaton de preze mezaltaj kaj malaltaj ekonomiaj aŭtoj, tamen ĝi ĉiam persistas en atentemo en desegnado kaj produktado, per kunlaboro kun alilandaj kompanioj en esploro kaj ekspluato altigis propran teknikan nivelon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto