Vizitu Forumon

Ĉina potenco pri malgranda aŭto, Hafei

(GMT+08:00) 2011-02-16 14:15:22

Itala kompanio Pininfarina estas monde plej bona desegna kompanio, malfermita aŭtomobilo Ferrari, desegnita de Pininfarina, estas ŝatata de multaj homoj. En 1996, vicĝenerala direktoro de la kompanio Pininfarina kaj itala fama aŭtodesegnisto Roman Gordie vizitis Hafei-an aŭtan industrian grupon. Poste, la du flankoj decidis kunlabori kaj kune ekspluati malgrandan aŭton titolitan "Hafei Zhongyi".

La antaŭa formo de "Hafei Zhongyi" estas la aŭto SK410 de la japana kompanio Suzuki. Tiam, Hafei-grupo enkondukis la aŭton, sed pro importado, prezo de plejpartaj pecoj estis alta, kaj la tipo ne estis nova, tial vendado ne estis bona. Per reformado de la aŭto SK410, la kompanio Pininfarina kaj la grupo Hafei produktis aŭton "Hafei Zhongyi", per nova stilo, la aŭto atentis konsumantojn. Yin Xuefeng, estro pri aŭtaj esploro kaj ekspluato de la Hafei-a aŭta industria grupo, sciigis al raportisto:

"Tiam, samstilaj aŭtoj estis kvadrataj, malmultaj estis fluliniaj. Sed reformita aŭto 'Zhongyi' posedas mildan linion kaj plenas de moderna atmosfero. Desegno de antaŭreflektoroj altiris faktoron de vizaĝa pentro de Pekina Opero, tial la reflektoroj ŝajnas okuloj. Ĝis nun, multaj fakuloj opiniis, ke aliaj aŭtoj ne povas superi la formon de Zhongyi."

Cetere, Hafei persone produktis pecojn, tio ege malpliigis koston. Tial, la nova formo kaj racia prezo altris konsumantojn, kaj la grupo Hafei sukcesis en la merkato kaj gvidis novan modernon de malgrandaj aŭtoj.

Sinjoro Li, kiu laboras pri desegnado de aŭta formo, dufoje veturis al la itala kompanio Pininfarina por lernado. Li diris, ke kunlaboro kun la kompanio ĝuste estas lerna procezo. Li diris:

"Ni lernis ilian formadan koncepton kaj desegnadan procedon. Dum la lernado, ni komprenis la distancon kun monda plej bona desegnado. Antaŭ nia kunlaboro, Hafei ĉefe importis aŭtojn el Japanio kaj rekte produktis aŭtojn laŭ japana formo. Post la kunlaboro, nia desegnada nivelo ege altiĝis. Nun, ni kapablas reformi kaj desegni formon. 'Hafei Zhongyi' ĝuste estis desegnata de ni mem."

En 2000, la aŭtotipo Hafei Zhongyi, kiel la ĉina unua aŭtotipo kun sendependa intelekta proprieto, partoprenis en aŭta ekspozicio en Ĝenevo.

Hafei-a aŭta industria grupo kunlaboras ankaŭ kun japana kompanio Mitsubishi Motors, aŭstralia kompanio AVL, brita kompanio Lotus kaj aliaj famaj aŭtaj entreprenoj. Yin Xuefeng, estro de centro pri esploro kaj ekspluato de Hafei, diris, ke en la kunlaboroj, ili pli multe atentas sorbi spertojn kaj trejnis proprajn talentulojn. Li diris:

"Nun en la mondo, nur 9 landoj posedas la ekspluatan kapablon de aŭtoj, ne inkluzive de Ĉinio. Per kunlaboro, la distanco inter ni kaj evoluintaj landoj en la ekspluato malpliiĝis, ankaŭ gajnis multon teknike. Ĉi tiu maniero pri trejno de talentuloj rapide efikis."

Dank' al multjaraj lernado kaj resumo de spertoj, nun alte leviĝis kapabloj de Hafei pri sendependa esploro kaj ekspluato, ĉiuj markoj de la grupo Hafei posedas sendependan intelektan proprieton. Kaj marka sendependigo fariĝis la vojo de Hafei por eksportado.

Yin Xuefeng diris, ke nun la venda kvanto de transmara merkato okupas preskaŭ 10% de totala venda kvanto. Li diris:

"Aŭtoj de Hafei jam estis eksportataj al pli ol 40 landoj ĉefe en mezorienta, latin-amerika kaj sud-afrika regionoj. La eksportado ĝuste enkorpigas la superecon de sendependa ekspluato."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto