Vizitu Forumon

Riĉa rikolto en okuloj de ĉinaj kamparanoj

(GMT+08:00) 2011-03-02 17:07:53

Por multaj ĉinaj kamparanoj la jaro 2010 estas kaj malfacila kaj gaja, ĉar en la jaro 2010 multaj ĉinaj lokoj suferis rarajn sekecon, inundon, ter-ŝtonan lavangon kaj aliajn katastrofojn, sed Ĉinio ankoraŭ gajnis la riĉan rikolton en la 7-a sinsekva jaro kaj kamparana pokapa neta enspezo atingis 6 mil juanojn, pli multe je 766 juanoj ol en la jaro 2009, la kresko estas la plej granda historie. Do, kion la riĉa rikolto kaj enspeza kresko signifas laŭ ĉinaj kamparanoj? Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian raporton.

La hejmo de 44-jaraĝa kamparano Li Jing situas en la vilaĝo Minle de la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang, tie ĉi estas ĉina fama produktejo de rizo, kaj la tiea rizo estas aparte bongusta kaj dolĉa, tial bonvenigata de ĉinoj. Komence de la jaro 2010, kiel aliaj lokanoj, Li Jing travivis printempan malvarman ondon. Li diris:

"En la jaro 2009 produktokvanto de rizo estis ĝenerale malgranda, en la jaro 2010 la produktokvanto estas pli bona kaj pliiĝis multe. Sed printempe la malvarma ondo iom timigis min."

En la jaro 2010, la 6,7 hektaroj da kampo de Li Jing rikoltis 75 mil kilogramojn da rizo, kaj la neta enspezo de Li Jing superis 70 mil juanojn, pli multe ol la loka meznombra nivelo.

Sed antaŭ 5 jaroj la vivnivelo de la familio de Li Jing ne atingis la meznombran nivelon. Li Jing havas du filinojn, sed tiam ne kapablis samtempe subteni la lernadon de la du filinoj, tial la pli juna filino devigite forlasis lernadon por subteni la pli aĝan fratinon lerni en universitato. Li diris:

"Por subteni la pli aĝan filinon lerni en universitato, ni prunteprenis de amikoj kaj parencoj monon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto