Vizitu Forumon

Riĉa rikolto en okuloj de ĉinaj kamparanoj

(GMT+08:00) 2011-03-02 17:07:53

Poste, sekve de tio, ke pli kaj pli da homoj eklaboris ekstere, Li Jing komencis preni kampojn laŭ kontrakto, nun lia kampo areas cent muojn kaj li jam fariĝis giganto pri grena produktado.

Li Jing diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio ellaboris favorajn politikojn, kamparanoj povas peti malgrandsuman krediton kaj subvencion, ankaŭ la grena vendado estas pli kaj pli facila, tial la vivo de ĉinaj kamparanoj estas pli bona.

Pri la nova jaro 2011 Li Jing planas establi prilaboran fabrikon kun lokanoj kaj vendi sian rizon en urbaj superbazaroj.

Kamparano Wen Jiaxin loĝas en la vilaĝo Zhangjiaqiao de la ĉina provinco Hubei, kurantjare li aĝas 58 jarojn. Dank' al agrikultura mekanikigo, lia familio gajnis bonan rikolton kaj la neta enspezo proksimiĝis al 20 mil juanoj.

La vilaĝo Zhangjiadqiao troviĝas en la ĉina fama grenproduktejo, Jianghan-Ebenaĵo, kaj en la antikveco oni ofte diris "rikoltas ĉi tie, sufiĉas la ŝtato", tio montras la egan influon de la grena rikolto en la regiono por la landa grena provizo. Sed en la lastaj jaroj ĉar multaj kamparanoj laboras ekstere, tie ĉi mankas laborfortoj. En tiu ĉi stato la popularigo de agrikultura mekanikigo helpas lokajn kamparanojn.

La filo de Wen Jiaxin laboras ekstere, tial nur li kaj lia edzino faras kultivadon, sed laborado sur dekkelkaj muoj de kampo estas tre laciga por ili .

Konsiderinte la staton, la vilaĝa instanco liveras al la geedzoj riz-transplantilon ekde la jaro 2009. Wen Jiaxin diris:

"En 2009 per la riz-transplantilo ni finis laboron nur en unu antaŭtagmezo, tre facile."

Por Wen Jiaxin, mekanika rizo-transplantado estas ne malkonata. Antaŭ pli ol 30 jaroj en la vilaĝo oni faris provadon, sed restis malgaja memoro. Wen Jiaxin diris:

"Tiam necesis 20 homoj por fari kompletigajn laborojn dum funkciado de riz-transplantilo, kelkaj homoj faris servadon al la maŝino, necesis ankaŭ kelkaj homoj por tiri rizidojn, lavi rizidojn kaj transsendi rizidon."

Wen Jiaxin diris, ke pro la komplika funkciado, la provo ne sukcesis. Komence de la reformado kaj malfermo en Ĉinio, oni prenis kampon laŭ kontrakto, sed la areo de kampo ne estis granda, tial la postulo pri mekanikiga plantado estis malforta, la popularigo de mekanikigo stagnis en kelka tempo.

En la lastaj 5 jaroj, rapidiĝis kamparaj industriigo kaj urbanizo, multaj junaj laborfortoj el la kamparo laboras ekstere, pro ĉi tiuj faktoroj kampara mekanikigo rapide popularas. Sekve de la disvolviĝo de agrikulturaj mekanikigo kaj scienc-tekniko, la maŝin-serva prezo malpliiĝas ol la prezo por dungitoj, la relativa efiko aperas, pro tio pli kaj pli multaj kamparanoj volas uzi la mekanikigan manieron.

En 2010, la ĉina grena totala kvanto estis 540 milionoj da tunoj, kaj kreis novan historian rekordon. Samtempe disvolviĝis kamparaj eduko, kuraco, higieno, loĝado, enoficiĝo kaj socigarantio…

La vivo de ĉinaj kamparanoj, kiaj Li Jing kaj Wen Jiaxin, estas pli kaj pli bona. Sed la diferenco de urboj kaj vilaĝoj ankoraŭ estas granda. Kiel kamparanoj gajnos pli multajn favorojn kaj ĝuos garantion same kiel urbanoj? Tio ankoraŭ estas grava problemo solvata de ĉinoj en la longa tempo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto