Vizitu Forumon

Postlabora vivo de kamparanoj en Meitan

(GMT+08:00) 2011-06-23 13:25:11

Antaŭ pli ol duona jarcento, Ĉinio travivis kelkjaran internan militon kaj Kontraŭjapanan Rezistmiliton. Dume, la lokoj, kie agadis la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia armeo, estas titolitaj kiel "revoluciaj bazlokoj". La revoluciaj bazlokoj faris grandan kontribuon al la ĉina revolucio. En la dekoj da jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la revoluciaj bazlokoj estis malriĉaj kaj postiĝintaj, kaj en la nova epoko de la reformado kaj malfermo, popolanoj en la revoluciaj bazlokoj ĝuas fruktojn de la ŝtata konstruado kaj disvolvo kaj posedas belan kaj novan vivon.

La gubernio Meitan en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou ĝuste estas ĉi tia revolucia bazloko. Antaŭ nelonge, raportistoj venis al Meitan kaj faris intervjuon.

Cai Jianxia aĝas 58 jarojn kaj emeritiĝis el sanitara servo por virinoj kaj infanoj. Ĉiutage ŝi kaj aliaj maljunulinoj dancas sur la placo centre de la gubernio. La 15-an de junio en la jaro 2010, iniciatita de Cai Jianxia, la danca grupo estis fondita.

En la pasinteco, pro la fora situo kaj neoportuna trafiko de la loko, la vivnivelo de kamparanoj estis postiĝintta. Nun, helpate de la registaro, trafika kondiĉo estis plibonigata, popolanoj transloĝiĝis en novaj domoj, la materia vivnivelo ege pliboniĝis, tial la postulo al kultura vivo estas pli kaj pli alta.

"Komence, multe da homoj ekster Meitan sin amuzis per dancado, sed meitan-anoj ne konis tion. Mi sentis, ke ankaŭ ni, meitan-anoj, devas danci."

Cai Jianxia servis kiel instruisto. Dank' al ŝia longtempa klopodo, la prezenta nivelo de la danca grupo estas pli kaj pli bona. Pri tio, Cai Jianxia estas gaja. Ŝi diris:

"Mi lernas de la retejo, poste instruas dancmovojn al aliaj homoj. Komence, ni ne lertis en dancado, nun ĉiuj bone mastris la movojn."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto