Vizitu Forumon

Postlabora vivo de kamparanoj en Meitan

(GMT+08:00) 2011-06-23 13:25:11

La grupo dancas de la 18-a horo kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo ĉiutage sur la placo. Membroj de la grupo rigardas dancon kiel hobion, kaj ili aĝas preskaŭ 40 jarojn, tage ili laboras en diferencaj fakoj, vespere ili amasiĝas kaj kune dancas. Per dancado ili kaj sanigis la korpon kaj faris interfluon.

En la gubernio Meitan, troviĝas multe da amatoroj pri kulturaj kaj amuzaj aktivadoj. Antaŭ la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, la urbeto Huangjiaba okazigis "kantadon por celebri la 90-an datrevenon", partoprenis granda nombro da popolanoj.

"Ni, kamparanoj, spontanee organizis la kantadon."

Por prepari la kantadon, oni aparte luis vestojn, ĉiuvespere sin ekzercis. Kvankam la procezo estas iom komplika kaj laciga, tamen oni tre ŝatas la aktivadon.

La kampara kultura konstruado en la gubernio Meitan profitas de la aktivado pri "riĉigo, konigo, ĝojigo kaj beligo de kamparanoj". Ĝi kondukas kamparanojn pliigi enspezon kaj sin riĉigi, celas plibonigon de la vivmedio, kondiĉoj de produkto kaj vivo kaj ŝanĝon de spirita fizionomio de kamparanoj. Aparte, la registaro fortigis investon al konstruado de publikaj instalaĵoj, pro tio fortiĝis interfluo inter kamparanoj kaj la esktera mondo kaj ŝanĝiĝis malnovaj konceptoj de la kamparanoj.

En la korto de komitato de vilaĝanoj de la vilaĝo Hetaowa sub la gubernio Meitan, sidas ĉambroj por ŝakoj kaj ludkartoj, libroj, komputiloj, sporto kaj trejno, ili estas tute senpagaj por vilaĝanoj. Kaj la komitato de la vilaĝanoj ankaŭ regule okazigas diversajn aktivadojn de kulturo, sporto kaj amuzo, trejnajn kursojn, universitaton de maljunuloj por riĉigi la postlaboran vivon de vilaĝanoj.

En la komputila ĉambro, kelkaj geknaboj vizitas retejojn. Xiaoguang ĝuste estas unu el ili, li rigardas sportajn informojn. Kiel Xiaoguang, multaj geknaboj volas rigardi informojn kaj elŝulti materialojn ĉi tie. La patrino de Xiaoguang sciigis al raportisto, ke antaŭe la geknaboj ofte ludis en amuzejo de la urbeto, sed nun ili elektis la komputilan ĉambron por amuzo kaj lerno.

Ankaŭ la ĉambro por trejnaj kursoj ofte estas plena de vilaĝanoj. Laŭ konigo, kursoj estas bonvenigataj de vilaĝanoj. Sekretario de la kompatia komitato de la vilaĝo Hetaowa diris:

"La kursoj rilatas al industriaj teknikoj kaj baznivela administro. Preskaŭ dudek mil homoj ricevis la trejnon."

La riĉa postlabora vivo alportas ĝojon kaj altigas la vivkvaliton de kamparanoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto