Vizitu Forumon

Defio kaj ŝanco antaŭ Komunista Partio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-07-06 18:20:09

Profesoro Helmut Ettinger, konsilanto de germana maldekstra partio pri internacia politiko, avertis, ke la korupta problemo provas la Komunistan Partion de Ĉinio, kiu posedas 80 milionojn da membroj. Li diris:

"En tiel granda grupo, ofte ekzistas iuj homoj, kaj enrampis por propraj profitoj, rezulte naskiĝis la korupta problemo, kaj tio estas la urĝe solvenda de la Komunista Partio de Ĉinio."

En la raporto al la 17-a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la jaro 2007 ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao detale analizis la komplikajn problemojn antaŭ Ĉinio kaj faris resumon dirante, ke "ŝanco estas senprecedenca, sama ankaŭ defio, sed ŝanco estas pli granda ol defio." Laŭ tio fakuloj kredas, ke la profunda juĝo pri la estonta situacio montras la fidon de la Komunista Partio de Ĉinio pri solvo de krizo kaj rego de risko. Kaj la fido fontas el kelkaj karakterizaĵoj de la Komunista Partio de Ĉinio.

Profesoro Helmut Ettinger, konsilanto de germana maldekstra partio pri internacia politiko, montris, ke la plej granda politika supereco de la Komunista Partio de Ĉinio estas vasta bazo de popolamasoj. Li diris:

"La Komunista Partio de Ĉinio posedas grandan superecon, nome ĝi havas multe da fidelaj subtenantoj. En la lastaj dekoj da jaroj, la politiko pri reformado kaj malfermo atingis rimarkindan atingon, pro tio la partio ricevas subtenon de pli multaj popolanoj. La plejparto da ĉinoj subtenas kaj kontentas pri politikoj de la partio."

Sinjoro David Shambaugh, usona fama fakulo pri ĉina problemo, montris, ke la partio havas la tradicion pri resumo de spertoj. En la lastaj 30 jaroj, precipe post sovetunia malintegriĝo kaj disfalo de aliaj fremdlandaj partioj, Ĉinio faris profundan pensadon pri lecionoj kaj malintegriĝaj kialoj de tiuj landoj kaj faris multajn reguligojn kaj ŝanĝojn al internaj politikoj. Kaj la Komunista Partio de Ĉinio kapablas adaptiĝi al la epoko kaj marŝi kun la epoko.

En oktobro de la jaro 2010, la 5-a plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis la proponon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri la 12-a 5-jara plano por nacia ekonomio kaj socia disvolvo. Laŭ ĝi la ĉina Ŝtata Konsilantaro ellaboris la skemon pri disvolvo de Ĉinio en la estontaj 5 jaroj, klare elmetis la disvolvan penson, ke en la estontaj 5 jaroj oni rapidigos ŝanĝon de ekonomi-disvolva maniero, kunaranĝos laborojn, faros reformadon kaj kreadon kaj forte solvos neekvilibrajn, neharmoniajn kaj nekontinuigeblajn problemojn en la disvolvo de ekonomio kaj socio.

Sinjoro Rosy Bindi, prezidanto de itala Demokratia Partio kaj vicprezidanto de itala Ĉambro de Reprezentantoj, diris, ke laŭ la ĉina 12-a 5-jara plano, la Komunista Partio de Ĉinio klare konas la estontan disvolvon kaj metis la popolan vivon sur plej gravan lokon. Li diris:

"La reganta partio devas esti kapabla por ekspliki postulon de la proprlanda popolo kaj turni la postulon kiel politikan enhavon per demokratia metodo. Laŭ la ĉina 12-a 5-jara plano, mi sentas, ke Ĉinio traktas defion el ekonomia disvolvo, la Komunista Partio de Ĉinio esprimis garantii rajtojn de laboristoj, atenti disvolvon de eduko, higieno, medio kaj redukon de malriĉeco kaj aliajn kaj rompi neekvilibran trakton, mi interesiĝas pri la strategio, ĝi ankaŭ estas la direkto, al kiu eŭropaj landoj strebas."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto