Vizitu Forumon

Defio kaj ŝanco antaŭ Komunista Partio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-07-06 18:20:09

Sinjoro Eugenio Bregolat, hispana ambasadoro en Ĉinio, montris, ke la Komunista Partio de Ĉinio multfoje esprimis sian decidemon pri stimulo al ŝanĝo de ekonomi-disvolva maniero, tio eble ĵetos novan vivecon al la partio kaj al Ĉinio. Li diris:

"Antaŭ kelkaj jaroj ĉina ĉefministro diris, ke la ĉina nuna ekonomi-modelo estas nek ekvilibra nek harmonia nek kontinuigebla. Poste en multaj okazoj li ripetis la opinion. La parolo estas neordinara, ĉar Ĉinio jam tenis la altrapidan kreskon je preskaŭ 10% dum 30 jaroj. Cetere, elmetan la klaran takson ĉinaj gvidantoj klopode serĉas solvan metodon. Laŭ la nova 5-jara plano, la ĉina ekonomi-disvolva modelo, en kiu investo kaj eksporto estas la bazoj, estas ne-kontinuigebla, Ĉinio devas fari ŝanĝon kaj rapidigi stimulon de interna postulo. Fakte en la lastaj kelkaj jaroj Ĉinio ĝuste faris tion."

Serĉante novigon de la ekonomi-disvolva modelo, Ĉinio difinis akcelon de socialisma demokratia politiko kiel unu enhavon de ĉina estonta strategia plano. Profesoro Helmut Ettinger, konsilanto de germana maldekstra partio pri internacia politiko, diris, ke li atentis la sintenon de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, ke "sen garantio de politika-sistema reformado, fruktoj de ekonomi-sistema reformado estos perdataj." Li diris:

"Senĉese evoluas la ĉina socio, ankaŭ ŝanĝiĝas la socia strukturo kaj interesoj de diversaj soci-tavoloj, ili serĉas konon politikan. Objektive, pli vasta demokratio estas metita en tagordon. Sed simpla imito de la okcidenta modelo aŭ ŝoka kurac-metodo ne estas taŭga, Ĉinio devas marŝi sur la vojo taŭga al si mem."

Xing Shentai, kiu loĝas en fora vilaĝo, ne scias, kian reformadon kaj novan provon Ĉinio planas okaze de la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Eble tio ne gravas. Kian ajn rimedon reformadan la Komunista Partio de Ĉinio alprenos, nur kiam la familo de Xing Shentai ĝuos la reformadan frukton, tiam la reformado estos rigardata kiel ĝusta kaj sukcesa.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto