Vizitu Forumon

Shannan—fontejo de Tibet-nacieco

(GMT+08:00) 2011-07-07 10:11:12

Shannan-regiono de meza kaj malsupra baseno de Yaluzangbu-rivero, sude de montoj Nianqing-Tanggula kaj Gangdisi, estas plej riĉa je profunda historia kulturo, konsiderita kiel fontejo de tibeta kulturo, kaj loko por beatigi animon de tibetanoj. Nun ni kune vizitu Shannan—fontejon de tibeta kulturo.

En Tibeto cirkulas legendo, ke la prapatro de tibetanoj estis mirsimio praktikanta budhismon en Shannan. Zedang, la ĉefurbo de Shannan, en la tibeta lingvo signifas "ebenaĵon kie ludas simio".

Shanan-regiono havas longan historion, okupas gravan lokon en tibeta historio kaj kulturo. Pro tio, ke ĝi situas ĉe baseno de Yalong-rivero, Shannan iam nomiĝis Yalong. Laǔ la historiaj dokumentoj, interpopolanaj legendoj kaj arkeologiaj eltrovoj, jam vivis praloĝantoj de Tibeto ĉe Yalong-rivero antaǔ milionoj da jaroj .

En Shannan la plej fama historia kaj kultura heredaĵo estas Palaco Yumbu Lhakhang, la unua palaco en la tibeta historio, kiu ekkonstruiĝis en la 2-a jarcento antaǔ Kristo, por la unua tibeta Tsanmpo (reĝo) Niechi. Loĝis ĉi tie ankaǔ la plej fama tibeta reĝo Srongsten Gampo kaj lia edzino princino Wencheng. Post la finkonstruo de Potala Palaco en Lasao, la palaco Yumba Lhakhang estis transformigita kiel templo. Estro de Shannan-a Turisma Buroo sinjoro Qiu Lin diris:

"En tibeta lingvo, Yumbu Lhakhang signifas palacon de cervina kruro, la nomo devenis de la monta konturo. Rigardate el la kontraǔa altmonto Yumbu Lhakhang kvazaǔas al iranta cervino. La nomo ja devenis de tio."

En la palaco Yumbu Lhakhang estas konservitaj rafinitaj freskoj, kiuj rakontas la historion de la unua tibeta Ptsampo Niechi, tiujn de tibetaj unua konstruaĵo kaj unua peco da agro. Nun Yumbu Lhakhang jam estas pilgrimejo nepre vizitata de tibetanoj vojaĝantaj en Shannan. Tibeta junulo Tsreng Nyima diris:

"Yumbu Lhakhang estas la unua palaco de Tibeto. Sekvis ĝin la unua peco da kampo kaj la unua vilaĝo, poste aperis la unua volumo da sutroj kaj la unua Btsanpo (reĝo) de Tibeto. Religiuloj de Tibeto, Qinghai, Yunnan, Gansu, Sichuan nepre vojaĝas al Shannan por pilgrimi al Yumbu Lhakhang. Cetere en la templo estas statuo de Ŝakjamunio kaj historiaj objektoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto