Vizitu Forumon

Shannan—fontejo de Tibet-nacieco

(GMT+08:00) 2011-07-07 10:11:12

Krom la longtempa legendo, la arkitekturo de Yumbu Lhakhang estas distinga. La plej okulplaĉa parto estas belfrido masonita per ŝtonoj. La kvadrata belfrido faras Yumbu Lhakhang des pli majesta kaj pompa. La turodomo de Yumbu Lhakhang kun kvar anguloj rektaj aspektas fortika kaj nedetruigebla. Malsame ol en landinterno, ĉi-tieaj konstruaĵoj prenas ŝtonojn tute senprilaboritajn en natura formo, tiel ke la konstruaĵoj el ŝtonoj kaj lignaĵoj estas ankoraǔ bone konservataj dum miljara pluvo kaj ŝtormo. Ili grave influas la konstruon de aliaj lokoj de Tibeto. Sinjoro Qiu Lin diris:

"Yumbu Lhakhang estas influhava en tibeta historio pro sia aparta situo kaj alistila konstruo. El la arkitekturo, ĝi estas la unua konstruaĵo en la tibeta historio, kaj estas simbolo, ke la tibeta socio transformiĝis el paŝtado al agrikulturado. Cetere, la strukturo de Yumbu Lhakhang estas aparta, ĝia tegmento estas ŝtupara kaj plata, tia strukturo faras la konstruaĵon tre solida. Ĝi grande influis la arkitekturon de Tibeto, inkluzive de konstruado de Potala Palaco."

La templo Mindroling estas distinga inter multaj temploj en Shannan. Ĝi estas ĉefa templo de Nyingmapa-sektoro sub tibeta budhismo, ekkonstruiĝis en la mezo de la 17-a jarcento. La budhistoj en la templo estas famaj pro belarta kaligrafio. Ili tre alte taksas studon de astronomio, kalendara kalkulado kaj medicino. La templo Mindroling sidas en la okcidento kaj rigardas al la oriento, ĉirkaǔata de montaro kun graciaj pejzaĝoj. La medio estas ĉarma. La templo, kun multflankaj muroj, areas ĉirkaǔ 100 mil kvadratajn metrojn. Sur la pordaj kadroj kaj linteloj kaj sur la muroj estas pentritaj budhismaj gardantoj kun pluraj kapoj kaj brakoj kaj timigaj mienoj. Laǔ la tibeta budhismo, tiuj gardantoj defendas la templon kontraǔ demono. La dura konturo kaj troiga figuro ja estas esprimo de esoterismo en tibeta buddhismo.

Sinjoro Jampel estas abato de la templo Mindroling. Li diris, ke en la gravaj festoj laǔ la tibeta kalendaro, alvenas tibetanoj el diversaj lokoj por pilgrimi al la templo. Li bonvenigas, ke turistoj vizitu la templon kaj konu tibetan budhismon.

"La Templo Mindroling estas ĉefa templo de Nyingmapa-sektoro sub tibeta budhismo. Ni bonvenigas turistojn tra la mondo veni ĉi-tien por fari viziton kaj pilgrimadon."

Nun, Shannan-regiono allogas al si turistojn de la tuta mondo, dum tibetanoj el Qinghai, Gansu, Yunnan, Sichuan kaj aliaj lokoj venas tien por serĉi spurojn de siaj prauloj. Tibeta junulo Tsering Nyima diris:

"En Shannan, en Yumbu Lhakhang, ni konas la fonton de tibeta Yalong-kulturo. Ni scias kiel antropoido fariĝis homo. Estante posteulo de Tibeto, mi fieras pro nia Yalong-kulturo enhavanta tiujn konstruaĵojn."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto