Vizitu Forumon

La ponto inter Meitan-anoj kaj riĉeco

(GMT+08:00) 2011-07-07 13:48:29

La grupo dancas de la 18-a horo ĝis la 20-a horo ĉiutage, membroj de la grupo rigardas la dancon kiel hobion, kaj ili aĝas pli 50 jarojn, tage ili laboras en diferencaj fakoj, vespere ili amasiĝas kaj kune dancas, per dancado, ili gajnis bona fizikan kondiĉon kaj faris la bonan interfluon.

En la gubernio Meitan, troviĝas multaj amatoroj pri kulturaj kaj amuzaj aktivadoj, antaŭ la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, La urbeto Huangjiaba okazigis dancan konkurson por celebri la datrevenon, partoprenis granda nombro da popolanoj.

"Ni kamparanoj spontanee organizis la kantadon."

Por prepari la kantadon, oni aparte prunteprenis vestojn, kaj ĉiuvespere sin ekzercis. Kvankam la procezo estas iom komplika kaj laciga, tamen oni tre ŝatas la aktivadon. La kampara kultura konstruado en la gubernio Meitan profitas de la aktivado pri riĉigo, konigo, ĝojigo kaj beligo de kamparanoj, ĝi kondukas kamparanojn pliigi enspezojn kaj sin riĉigi, celante la plibonigon de la vivteno, kondiĉo de produktado kaj vivo, kaj ŝanĝiĝon de fizionomio de kamparanoj. Aparte, la registaro plifortigis investadon al konstruado de publikaj infrastrukturoj, pro tio, fortiĝis interfluo inter kamparanoj kaj la ekstera mondo, kaj tiel ŝanĝiĝis la banalaj konceptoj de lokaj kamparanoj.

La riĉa postlabora vivo alportas ĝojojn al lokaj kamparanoj kaj altigas la vivkondiĉojn de ili. Krome, mi sentas min ege ĝoja kiel la kamparanoj en nia lando, la ĝojo estas elkora, ĉar mi vidas, ke ĉiuj kamparanoj nun marŝas sur la vojo al riĉeco. Nun oni povas kredi, ke ne nur la medio en la kamparo pli bonas ol tiu de la urbo, sed ankaŭ la enspezoj de kamparanoj eble superos tiujn de urbanoj en la malproksima estonteco.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto