Vizitu Forumon

Ĉina Dongba-papero

(GMT+08:00) 2011-08-25 13:49:39

Karaj amikoj, ĉina naciminoritato Naŝio loĝas ĉe la limo inter Yunnan, Tibeto kaj Sichuan, la loĝantaro nombras nur 300 mil, kaj naŝioj tenas apartan paperfaran arton. Ĉi tia papero povas esti konservata milojn da jaroj, kaj en la lastaj pli ol mil jaroj nur pastroj, titolitaj "Dongba" de naŝioj, rajtis uzi tian paperon por kopii klasikaĵojn, tial la papero estis nomata Dongba-papero.

En Templo Beiyue apud la yunnan-a urbo Lijiang, knaboj lernas de instruisto voĉlegi sutron de religio Dongba. Antaŭ ili staras nigra tabulo kaj sur ĝi estas misteraj signoj similaj al bildoj. Ili ĝuste estas la hieroglifoj, kreitaj de pastroj Dongba en la antikva tempo, Dongba skribis la hieroglifojn sur Dongba-papero, tial ili cirkulas ĝis nun. Parolante pri Dongba-papero, la instruisto Shi Chun sciigis al raportisto, ke nun malmultaj homoj produktas la paperon.

Vilaĝo Baidi troviĝas en profunda montaro. Sinjoro He Yonghong naskiĝis en la familio de pastroj Dongba, de sia patro li lernis la tradician far-arton de Dongba-papero. Frumatene, li alportis el montaro multajn arbo-branĉojn hejmen, eksenŝeligis ilin por fari paperon.

La helflavaj ŝeloj estis kolektataj antaŭ granda ferkaldrono. He Yonghong konigis:

"Unue, ni boligas akvon, poste enmetas sodon, ŝeloj rapide estas kuiritaj en proksimume duona horo. Ni elprenas la ŝelojn kaj lavas ilin, poste batas per ligna bastono."

La mature kuiritaj ŝeloj estas frotitaj en masojn, poste oni ĵetas ilin en akvon.

"Ni devas kirli ilin je du minutoj."

Pro la kontinua kirlado, la ŝelaj fibroj, kiuj pendiĝas sur la akvo, fariĝis paperpastoj, poste iom post iom dronis sur la bambuan plektaĵon, kiu sidas en la fundo de akvujo. Akvo fluis el la bambua plektaĵo, kaj kiam akvo tute finfluis, oni butonumis la bambuan plektaĵon sur lignan platon, poste faris premon kaj sekigon, do Dongba-papero estas finfarita.

La krud-materialoj estas naturaj, la papero estas manfarita, pro la simpla kaj primitiva arto, Dongba-papero havas karakterajn kvalitojn. He Zhiguo, heredanto de la arto, diris:

"Dongba-papero estas eburokolora, ne la okulpike blanka, ĝi ne estas blankigita. Cetere, Dongba-papero estis farata tute mane kaj primitiva."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto