Vizitu Forumon

Ĉina Dongba-papero

(GMT+08:00) 2011-08-25 13:49:39

Estas pli grave, ke pro la primitiva teknologio Dongba-papero estas kruda kaj pli dika ol ordinara papero. Tial, Dongba-papero bone sorbas inkon, malfacile disŝireblas kaj malfacile bruligeblas. Kaj la krud-materialo estas la vegetalo, kiu posedas naturan venenecon, tial Dongba-papero nature rezistas tineojn, povas esti konservata milojn da jaroj. Pro tiuj ĉi karakterizaĵoj, Dongba-papero fariĝis la bona materialo por konservi klasikaĵojn de la religio Dongba. He Hong, vicesploristo de Instituto pri Dongba-kulturo en la urbo Lijiang, diris:

"La papero estas la grava ilo por konservi klasikaĵojn. Nun ni scias, ke en usona kongresa biblioteko ekzistas libro el Dongba-papero, kiu posedas historion de pli ol 300 jaroj."

Ankaŭ juna pastro Chen Sicai konfirmis valoron de la papero. Li diris:

"Necesas Dongba-papero por kopii klasikaĵojn. Sen la papero, la hieroglifoj ne estas belaj, kaj libro facile eluziĝas en unu aŭ du jaroj, sed klasikaĵoj en Dongba-papero povas esti konservata generacion al generacio."

Dongba-papero estis enlistigata kiel ĉina nemateria kultura heredaĵo, ankaŭ bonvenigatas de turistoj, la merkata postulo estas pli kaj pli granda.

Zhao Shihong, estro de Instituto pri Dongba-kulturo en Lijiang, diris, ke antaŭe patroj Dongba faris Dongba-paperon por kopii klasikaĵojn, sed nun pli multe celas profiton. Pro diferenco de teknologio, kvalitoj de Dongba-papero en merkato estas diferencaj, tio ĝenas la protektadon al tiu kultura heredaĵo.

Por He Zhiguo kaj He Yonghong, la heredantoj de Dongba-papero, nun ekzistas iuj malfaciloj. He Zhiguo diris:

"Haltis multaj metiejoj, ĉar oni ne povas plu fari la paperon pro la merkata faktoro."

Sed He Yonghong diris, ke ili persistos plu.

"Se ni ne plivastigos la aferon, nia filo faros plu, tiel generacion al generacio. La afero ne celas profiton, sed heredadon."

En Templo Beiyue, sekve de tamburado kaj tamtamado knaboj dancas, la danco ofte okazas en ofera ceremonio. Ĉirkaŭ la templo ĝuste estas iu fama turisma vidindejo, ĉiutage turistoj svarmas tien. Ni esperas, ke post kelkaj jaroj iuj el la knaboj fariĝos veraj pastroj Dongba kaj heredos la arton de Dongba-papero.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto