Vizitu Forumon

Tibeta papero

(GMT+08:00) 2011-09-01 08:53:56

Tibeto havas longan historion kaj brilan kulturon, kaj tibetanoj kreis propran paperon per saĝo kaj energio, la tibeta papero fariĝis grava vehiklo de la historio kaj civilizacio de la naciminoritato Tibeto. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi tibetan paperon.

Tibeta papero naskiĝis en la meza periodo de la 7-a jarcento. Tiutempe, princino Wencheng de la Tang-dinastio edzigis reĝon de Tibeto Songtsen Gampo kaj alportis la arton pri paper-farado. Sed en Tibeto mankis tradiciaj krud-materialoj, tial metiistoj de Tibeto kaj Han-nacieco faris esploron en multaj jaroj kaj finfine kreis la apartan tibetan paperon. Tibeta papero preventas tineojn, estas firma kaj frotorezista, tial ĝi estas tre aparta en ĉina arto pri paper-farado. En la jaro 2006, la tradicia produkta teknologio de tibeta papero fariĝis ĉina ŝtata nemateria kultura heredaĵo. 61-jaraĝa tibetano Tsering Tobgye diris:

"En mia infaneco, ne ekzistis tibeta papero. Tial la skribitaj tibetaj ideografiaĵoj ne estis belaj. Tibeta papero estas unika ĉi tie."

Tsering Tobgye estas heredanto de teknologio pri tibeta papero kaj li posedas pli ol 40-jaran sperton pri farado de tibeta papero laŭ la antikva teknologio. Li diris, ke la krud-materialo estas Stellerae Chamaejasmes L, sovaĝa herbo simila al sumako. Ĉiujare post pluva sezono en junio laŭ la kalendaro de Tibeto sur la monto alta je pli ol 4 500 metroj super la marnivelo, oni fosas radikojn de la sovaĝa herbo 30 centimetrojn sub surfaco de la tero, post dekoj da procesoj produktas molan paperon. Por altigi la brilecon kaj elastecon, oni aldonas alkalon en la produktado.

Tibeta papero estis uzata por skribi klasikaĵojn, oficialajn dokumentojn kaj kontraktojn. La papero posedas la karakterizaĵojn kontraŭ tineoj, putreco kaj ali-koloriĝo, la mistero ĝuste troviĝas en la sovaĝa herbo Stellerae Chamaejasmes L. Tsering Tobgye diris:

"La sovaĝa herbo havas venenecon, kaj dombestoj ne manĝas ilin. En produktado, ektuŝante la sovaĝan herbon, vizaĝoj de laborantoj senhaŭtiĝas kaj iom edemiĝas, post unu semajno malaperos la fenomeno."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto