Vizitu Forumon

Tibeta papero

(GMT+08:00) 2011-09-01 08:53:56

Ĝuste pro tio, multaj homoj ne povas eltenila alergian periodon, ne volas labori pri la produktado de tibeta papero. Kaj sekve de altiĝo de kosto kaj malleviĝo de prezo de tibeta papero, produktado alfrontas malfacilojn. Tsering Tobgye diris:

"Nun la merkato de tibeta papero ne estas varma, kaj mankas kapitaloj kaj laborantoj. Sed mi ofte diras al miaj du filoj, ke ni devas heredi kaj plivastigi la arton."

Tsering Tobgye insiste produktas paperon laŭ la anktikva teknologio. Li ankaŭ esploris kaj ekspluatis teknologion kolonigan, kaj kreis la paperon, kies du flankoj estas sur-skribeblaj, ankaŭ aliajn turismajn produktaĵojn. Ĉiujara enspezo proksimiĝas al dekmil juanoj.

Kiel Tsering Tobgye, multaj tibetanoj persistas en heredado. Lasaa nacieca metia entrepreno Caiquan ĝuste klopodas por heredado kaj disvolvado. Ĝenerala direktoro Jampa Tsundhup invitis Tsering Tobgye instrui la teknologion, ili disvolvis specojn de antaŭaj 4 al nunaj 48. vicĝenerala direktoro Dorje Drolma diris:

"Sur la bazo de tradicia teknologio, ni ekspluatis mediprotektan led-imitan paperon, jam peticiis patenton."

Ŝi diris, ke laŭ merkata bezono, la entrepreno esploras kaj ekspluatas mediprotektan tapeton. Parolante pri la disvolva plano, Dorje Drolma diris:

"Nia skalo ne estas granda, en la venonta paŝo ni peticios bazlokon, trejnos laborantojn kaj kolektos krud-materialojn."

Dorje Drolma diris, ke kvankam mankas provizado, kolekto de krud-materialoj estas malfacila, tamen la entrepreno Caiquan ankoraŭ plenas de fido pri la perspektivo de tibeta papero. Ŝi esprimis, ke se oni fortigos konigon, plivastigos merkaton kaj kombinos tradician teknologion kun moderna novtipa tekniko, pli da homoj certe scios kaj ŝatos tibetan paperon.

Ankaŭ Tsering Tobgye estas optimisma pri la estonteco de tibeta papero. Li diris:

"Por mi, tibeta papero estas raraĵo. Ĉar mia avo ĝuste heredigis pri produkto de tibeta papero, nun ni devas heredi plu la teknologion."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto