Vizitu Forumon

Yuanshu-papero

(GMT+08:00) 2011-09-07 20:10:01

En la lastaj semajnoj ni konigis al vi Dongba-paperon kaj tibetan paperon. Hodiaǔ ni konigos al vi alian paperon—Yuanshu-paperon. Ĝi estas produktata en la ĉina orienta urbo Fuyang.

En la urbo Fuyang, klimato estas varma kaj humida, pluvokvanto granda, tio taǔgas al bambua kresko. Kaj Yuanshu-papero estas produktata ĝuste el bambuo. Yuanshu-papero estas blanka kaj milda, ankaǔ bambue aromas, ĝi reprezentas tradiciajn paperojn de la urbo Fuyang. En 2006, la teknologio pri Yuanshu-papera farado estis difinita kiel ĉina nemateria kultura heredaĵo.

Ĉiumaje en Xiaoman, la sunperiodo de grajnoformiĝo laǔ la ĉina tradicia kalendaro, sur montaro de la urbo Fuyang bambuŝosoj ekkreskis kaj fariĝis freŝaj bambuoj, ili ĝuste estas la krud-materialoj. Tiam, oni hakfaligis bambuojn kaj faris preparon por paper-farado.

Laǔ historiaj dokumentoj, en Fuyang oni antaŭ longe komencis paper-faradon per freŝaj bambuoj, la papero estis titolita bambu-papero. Antaǔ pli ol mil jaroj, nome en la ĉina dinastio Norda Song, Yuanshu-papero estis uzata, por ke registaraj oficistoj skribu opinioj aŭ raportojn al la imperiestro kaj uzata ankaŭ por imperiaj ekzamenoj, ĉi tiu honoro egalas tiun de ŝaffela papero iam furoranta en Eŭropo.

En Fuyang, historie ĉiuj familioj lertis en paper-farado, eĉ nun tie troviĝas multaj paper-fabrikoj. 55-jaraĝa Zhuang Fuquan vivtenas sian familion per paper-farado. En sia 15-jaraĝo, li komencis lerni manfaradon de papero. Pro pli ol 40-jara praktikado, li bone posedas la teknologion. En la jaro 2007, li estis elektita kiel heredanto de bambu-papera farado.

Li konigis, ke necesas pli ol 70 procesoj kaj preskaǔ 60 tagoj por fari Yuanshu-paperon. Laǔ Zhuang Fuquan, la plej ŝlosila proceso estas tio, ke oni unue miksas moligitan bambuon kun akvo, poste metas apartan bambu-kribrilon en la akvujon kaj konservas bambuan densan likvaĵon, simetrie ŝancelas ĝin por ke la densa likvaĵo sedimentu sur la kribrilo, kaj fine formiĝas malseka papero. Zhuang Fuquan diris:

"Almenaǔ necesas 3 jaroj por lerni la teknologion."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto