Vizitu Forumon

Yuanshu-papero

(GMT+08:00) 2011-09-07 20:10:01

Oni devas posedi spertan lertecon por fari Yuanshu-paperon, ankaǔ la laboro estas peniga. Pli ol 30-jaraĝa Guo Xianrun laboras pri paper-farado pli ol 3 jarojn, antaǔ laboro li lernis la teknologion pli ol 2 jarojn. Pro la longtempa laborado, liaj manoj estas maldelikataj kaj havas multajn vundojn. Li diris:

"Nia laboro komenciĝas je la 4-a horo kaj finiĝas je la 20-a horo ĉiutage, kaj ni kapablas fari pli ol mil paperojn ĉiutage. Vintre, la manoj ofte suferas de frostabsceso."

La alia peniga proceso estas paper-sekigo, nome bakado de malseka papero. Somere, la temperature en la bakejo atingas 80 ĝis 100 celsiajn gradojn, la 8-hora laboro ĉiutaga estas ege ŝvitiga.

Laboro estas ne facila, ankaǔ enspezo ne multa, sekve pli kaj pli da junuloj ne volas lerni la teknologion. Tial la tradicia manfarada teknologio alfrontas malfacilon heredigan.

Zhuang Fuquan nun estas ĝenerala direktoro de paper-farada korporacio en Fuyang, antaŭ longe la korporacio ekuzis maŝinojn por fari paperojn, kaj produktaĵoj estas vendataj al Japanio kaj Korea Respubliko. Sed Zhuang Fuquan havas profundan senton pri manfarado, ĝis nun li rezervas tradician manfaradan metiejon. Li timas, ke la tradicia teknologio perdiĝos. Tial li elmetis la penson pri establo de muzeo pri ĉina paper-farada arto. Li diris, ke li volas fondi la muzeon por montri al turistoj la proceson pri manfarado de Yuanshu-papero. Li diris:

"De infaneco mi laboras pri paperfarado. Nun ni montros la 72 procesojn de antikva teknologio al vizitantoj. Kompreneble, tio estas malfacila, sed mi havas fidon."

Yuanshu-papero povas esti konservata longtempe kaj estas pli mola ol aliaj paperoj, ankaǔ la koloro ne ŝanĝiĝas, tial multaj pentristoj kaj kaligrafoj ŝatas Yuanshu-paperon. 58-jaraĝa Cai Yuhua estas alia heredanto de Yuanshu-papero, la nemateria kultura heredaĵo. Pri la malfacilo antaǔ heredado, li diris, ke unu el la kialoj estas la merkato, nun la venda stato ne estas bona. Por solvi la problemon, Cai Yuhua malfermis butikon sur retejo. Li sciigis al raportisto, ke sur sia retbutiko, la vendo estas varma, ofte aperas la stato, ke provizado ne kontentigas bezonadon.

Ankaǔ 63-jaraĝa Li Shaojun sin dediĉas al heredado de Yuanshu-papero. Li pagis 16 jarojn por kolekti materialojn, vizitis laborantojn, kaj fine verkis sian libron titolitan "Bambu-papero en Fuyang". La libro havas pli ol centmil ideogramojn kaj pli ol 500 bildojn kaj konigas la teknologian proceson de papera manfarado. Parolante pri la verka intenco de la libro, li diris:

"Tiam mi interesiĝis pri la antikva tradicia teknologio, volas skribi pri ĝi, mi serĉis multajn dokumentojn kaj trovis, ke ekzistas malmultaj dokumentoj pri la arto. Se ni perdos la grandan arton, ni estos ŝuldaj al nia prapatro. "

Yuanshu-papero havas pli ol miljaran historian. Nun en la urbo Fuyang, ankoraǔ multaj homoj manfaras la paperon laǔ la antikva teknologio. Ili heredas la arton.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto