Vizitu Forumon

Monda Hortikultura Ekspozicio 2011, Xi'an

(GMT+08:00) 2011-12-23 10:29:05

La 30-a Monda Hortikultura Ekspozicio okazas en la distrikto Chanba de la antikva urbo Xi'an. Tiu ĉi tre aminda pupo estas talismano de la hortikultura ekspozicio, kaj ĝia dezajno inspiriĝis el granatfloro, ĉar la urbo Xi'an estas abunda je granatoj. Laŭ la ĉina tradicio granato simbolas fekundecon kaj riĉan rikolton, tial lokaj homoj tre ŝtatas granatojn kaj prenis granatfloron kiel la urban floron. Ĉi-foje la urbo Xi'an elektis granatfloron kiel talismanon de la 30-a Monda Hortikultura Ekspozicio. Oni monas ĝin Changan-floro, ĉar Chang'an estas la malnova nomo de la urbo Xi'an.

Nun sekvu min kaj la amindan Changan-floron al la hortikultura ekspozicio!

La Monda Hortikultura Ekspozicio estas rigardata la hortikulturista olimpiko. Ĝi originis el la mezekopa foiro en Eŭropo. La plej frua hortikultura ekspozicio estis la printempa folorekspozicio en Londono en 1862. La Monda Hortikultura Ekspozicio jam du fojojn okazis en Ĉinio, respektive en la suda urbo Kunming en 1999 kaj en la nordorienta urbo Shenyang en 2006, kaj nun ĝi estas gastigita al la antikva urbo Xi'an.

Nun mi estas ĉe kiosko de la volontula servo. En mia mano estas mapo de la ekspozicia zono. Volontulo Xiao Li gvidos nin al la ekspozicia zono por trarigardo.

Nun ni troviĝas en la areo E de la ekspozicia zono, proksima al la enirejo Debao, kaj ambaŭflanke de ni estas fremdlandaj ĝardenoj. Ĉi tie estas 9 fremdlandaj pavilonoj, kaj tie estas 11. Apud la vojo estas majstro-ĝardeno. Laŭ tiu ĉi ĉefvojo vi povas atingi la Mondan Parkon, Ĝardenon de Magia Ŝtono, Sabloskulptaĵan Ĝardenon, Gardenon de Hundoj, kaj tiel plu, ili estas plej preferataj de la vizitantoj. Iru plu tien, kaj vi povas vidi restoraciojn kun loka gusto. Pli antaŭe estas la Turo de Chang'an, kiu ĉiam altiras multajn viztantojn. Krome estas la Ĝardeno de Naturo, kelkaj malgrandaj ĝardenoj, kaj tie estas fremdlandaj pavilonoj, ekzemple la sud-korea kaj la japana.

La vizitantoj kompreneble tre volas rigardi diversajn florojn. Ĉi tie estas tagetoj el Nederlando, kokosujoj el Sudorient-Azio, spektabiloj el Nord-Koreio kaj ankaŭ spacialaj plantaĵoj, kiuj estas en tiu ĉi spaciala plantoĝardeno. Enirinte la zonon tra la enirej Debao, la vizitantoj povas preni elektran veturilon al la spaciala plantoĝardeno kaj la veturo bezonas nur 10 minutojn. Balzamino kaj taĝeto, kiujn ni vidas ĉi tie, estas sendiferencaj de tiuj en aliaj lokoj, tamen ili povas pli multe elteni varmon, malvarmon kaj sekecon ol la ordinaraj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto