Vizitu Forumon

Monda Hortikultura Ekspozicio 2011, Xi'an

(GMT+08:00) 2011-12-23 10:29:05

Tiu ĉi estas spaciala balzamino, la nova speco bredita per kosma vojaĝo. Origine ĝi apartenas al forcejaj floroj kaj ne povas bone kreski sur nekovrita parcelo. Per spacveturilo oni sendis ĝiajn semojn al la kosmo por ke ili ricevu genovarion, kaj tiel ŝanĝiĝis ilia geno. Nun ili estas taŭgaj por kresko sur la nekovrita parcelo. Per spaciala bredado oni povas elekti utilajn variantojn el la semoj por kultivi novajn specojn. Spaciala bredado estas aldono al tradiciaj metodoj. Kiam oni ne povas venki malfacilojn per kutima bredado, oni aplikas la spacialan bredadon. Ĝi estas la vojo venki iujn botel-kolajn malfacilojn.

Ekzemple, iuj floroj tre malofte videblas en la naturo pro apartaj koloroj, tial oni sendas iliajn semojn al la kosmo per spacveturilo por naskiĝi pli da variantoj, kiuj povas doni pli da koloroj. Krome oni sendas al la kosmo semojn de iuj plantaĵoj por bredi novajn specojn kiuj estas pli fortaj kontraŭ malsanoj. Tial la spaciala bredado povas atingi malsamajn celojn.

Ĉu la procezo de la spaciala bredado estas simila al la kutima? Ĉu oni akvumas la plantaĵojn?

La komenca laboro estas deferenca de la kutima, ĉar antaŭ ĉio oni devas sendi la semojn al la kosmo. La sekva periodo estas tute sama al la kutima, tamen la detaloj estas diferencaj pro malsamaj celoj. Se vi volas bredi novan specon, kiu povas toleri sekecon, vi nepre akuvumu ilin malmulte.

En la pasintaj jaroj 15 revenigeblaj satelitoj kaj 7 spacŝipoj de Ĉinio kunportis al la kosmo ĉirkaŭ mil specojn da plantsemoj, provtubaj pantidoj, mikrobaj kolonioj kaj aliaj materialoj, kaj tiel Ĉinio ricevis grandan kvanton da novaj specoj. Nun Ĉinio havas 393 specojn de 9 kategorioj de agrikulturaj plantaĵoj, kaj pli ol 70 specoj estis konfirmitaj de specialistoj dum stat-nivekla aŭ provinc-nivela taksado.

Karaj amikoj, ni estas teamo de la programero Vojaĝi al Xi'an kun Xiao Xiong. Nun ni daŭrigu nian viziton en la hortikultura ekspozicio.

La ekspozicia zono estas tre granda, tial oni povas veturi per elektra veturilo aŭ biciklo. La veturo per elektra veturilo kostas 25 juanojn, kaj lupreno de biciklo kostas 15 juanojn por unu horo. Ĉiu havas sian propran guston. En serena tago de la ora aŭtuno ankaŭ piedirado estas tre agrabla. Survoje oni povas spekti prezentadojn de artistoj ĉinaj kaj fremdlandaj.

Karaj amikoj, ĉu vi vidis sabloskuptaĵojn sen kemia gluaĵo? En la ekspozicia zono estas sabloskulpaĵoj, faritaj per sablo kaj akvo.

La sabloskulpaĵa ĝardeno troviĝas en la sudorienta parto de la zono. Artistoj plastike prezentas la ĉinan kulturon per siaj verkoj.

Post mi estas la ponto Baqiao. Estas legendo pri la ponto. En la periodo de la dinastio Tang (618—907) oni kutime akompanis familianojn aŭ amikojn, veturontaj al aliaj lokoj, ĝis tiu ĉi ponto, kaj plukis branĉon de saliko al ili ĉe la disiĝo.

Tiu ĉi sabloskulptaĵo estas nomata Situo de Ĉinio. La montaro, kiun vi vidas, estas la montoĉeno Qinling. Ĝi kuŝas inter la provincoj Shaanxi kaj Sichuan kiel dividlinio de la norda kaj suda partoj de la ĉina teritorio. Grandaj pandoj, la raraj bestoj, vivas ĝuste en regiono de la montoĉeno Qinling.

En la ekspozicia zono estas multaj vidindaĵoj, ekzemple plantaĵoj kultivitaj per spaciala bredado kaj sabloskulptaĵoj, eŭrop-stinaj urbetoj, plaĝo kun kokosujoj kaj ĝardeno de amindaj hundoj, kiuj forte altiras la vizitantojn. Iru al Xi'an kaj propraokule rigardu, se ili vere interesas vin!

Karaj amikoj, nun estas tempo de kvizo. Bonvole aŭskultu: En kiu ĉina urbo okazas la Monda Hortikultura Ekspozicio 2011?


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto