Vizitu Forumon

Qinqiang-Opero

(GMT+08:00) 2011-12-23 10:42:30

Saluton, karaj amikoj! Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong.

Laǔ popoldiro, la medio formas karakterizaĵojn de la homoj kaj la homoj naskas la kulturon. Parolante pri Italio, vi certe ekpensas pri opero, kaj parolante pri Japanio, vi nature ekpensas pri Noh-Opero , do veninte al Xi'an, ni devas apreci Qinqiang-Operon.

Jen, la Qinqiang-opera fragmento rakontas pri ĉina antikva heroo Shan Tong, ankaŭ nomata Shan Xiongxin. En la fino de la dinastio Sui (581-618), kiam Shan Xiongxin vivis, la fina imperiestro de Sui-dinastio Yang Guang estis brutala, malhumila kaj senbrida, pro tio la popolo dronis en mizero. Tial popolanoj sinsekve ribelis por bona vivo, Shan Xiongxin ĝuste estis unu el ili.

Li estis alt-statura kaj impona, li kune kun aliaj herooj kampadis en la montaro Wagang. Sed fine la bazloko Wagang estis detruita de la armeo de Sui-dinastio, Shan Xiongxin alkroĉiĝis al unu el fortaj armitaj potencoj titolita Wang Shichong. Sed la aliaj herooj servis al kontraŭa potenco titolita Li Shimin, nome la dua imperiestro de la Tang-dinastio. Iutage, Shan Xiongxin sole atakis la tendaron de Li Shimin, nelonge poste en batalo li estis arestita. Tiam, la malnovaj amikoj sinsekve persvadis lin servi al Li Shimin. Shan Xiongxin firme rifuzis ilin, kaj ankaŭ insultis ilin. La malnovaj amikoj ne havis alian metodon, krom mortigi lin.

La ario ĝuste estas kantita de la heroo, kiam li staras en la ekzekutejo. Li krias Kvankam mi mortos, tamen mia animo vivos plu. Post 20 jaroj mi min venĝos!" La voĉo estas senĝena, liberala kaj morna, sed ne informas ian ajn timon al la morto.

Nur ĉi tia voĉo estas ĉielskua.

Nur ĉi tia heroo povas elsendi la muĝon.

Ĉi tia majesta opero ĝuste estas Qingqiang-Opero. En la ĉina lingvo, Qiang signifas melodion. Qinqiang-Opero naskiĝis en la ĉina nordokcidenta landparto. Antaǔ pli ol 2 mil jaroj en tiu landparto situis la regno Qin, tial la regiono estis titolita Qin, kaj la opero naskiĝinta en la regiono nature estis nomata Qinqiang-Opero.

Qinqiang-Opero plenas de densa regiona trajto.

En la ĉina nordokcidenta landparto, la tero estas vasta, sed malfekunda, kaj loĝantaro malgranda. Tie troviĝas Flava Rivero, la patrina rivero de la ĉina nacio. Flava Rivero, volvante ŝlimon, torentas tage post tage. Tie situas la monde plej granda leǔsa sedimentejo, titolita "Leǔsa Altebenaĵo". Sur la altebenaĵo ĉie estas valoj, lokanoj ĝuste loĝas kaj vivas sur la altebenaĵo de generacio al generacio. Ofte oni facile rigardas la homon sur iu monto al la alia, sed necesas kelkaj tagoj por vere atingi la kontraǔan monton. Tial, oni kutimiĝis al kriado.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto