Vizitu Forumon

Qinqiang-Opero

(GMT+08:00) 2011-12-23 10:42:30

De la antikveco ĝis nun, lokanoj alfrontas ĉi tian kruelan medion. Kaj ĝuste pro la kruela medio la lokanoj posedas malmolan karakteron kaj firmecon. Ili rakontas pri ĝojo kaj malĝojo.

Tial, ili kutimiĝis al kriado por esprimi sian senton.

En la antikveco en la nordokcidenta regiono, kunekzistis kulturoj paŝta kaj agrikultura. Por plivastigi propran teritorion diversaj naciecoj kaj dinastioj sangadis kaj batalis, tial en la regiono sursceniĝis multe da operoj pri fideleco, braveco, fileco kaj amo. Ankaǔ pro tio, la lokanoj denaske posedas la heroecan spiriton en la sango, nature la spirito estis spegulata en Qinqiang-Opero.

Per la opero, morozo, mizero kaj malĝojo estas esprimataj;

Per la opero, cirkulas la rakontoj pri lojalaj oficistoj, bravaj herooj kaj firmaj virinoj.

Aktorino diris:

"Miaj gepatroj ŝatas Qinqiang-Operon, kaj mi kreskas kun la opero, tial mi interesiĝas pri la opero kaj lernis ĝin."

La fragmento rakontas pri heroinoj en la ĉina fama familio Yang en la ĉina dinastio Norda Song (960-1127). 4 generacioj da homoj de la familio estis fidelaj al la kortego, eĉ virinoj kuraĝis en batalkampo, sed ili ofte estis damaĝita de insidemaj korteganoj. La parto de la dramo ĝuste estas, ke la avino She Saihua kondamnis insideman korteganon.

Saluton, karaj amikoj! Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong.

Qinqiang-Opero estas unu el ĉinaj lokaj operoj, ĝi havas multajn mirindajn ludartojn. Nun ni kune spertu ilin.

La ludarto manika movo estas speciala ludarto en ĉinaj operoj. Sur scenejo, Manika movo estas flua kaj bela. Per ricevo kaj sendo, aktorinoj esprimas senton, ekzemple hontemo, plezuro, tristo aǔ indigno.

La aktorinoj libere movas la manikojn, tio ŝajne estas facila. Mi volas fari provon.

La manikoj ne estas obeemaj en miaj manoj. Mi ĵus trovis iun sekreton, sed moviĝante mi refoje ne scias kion fari. Ĉinaj operoj atentas kunlaboron de manoj, okuloj, korpo kaj paŝoj, nun mi persone spertas tion, tre malfacile!

Kvankam mi ne havas iun ajn dancan bazon kaj lernis malrapide, tamen la du aktorinoj estas paciencaj.

"Estas tre malfacile por mi, vidu, mi jam ŝvitas tutkorpe!"

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto