Vizitu Forumon

Xi'an-Tamburado

(GMT+08:00) 2011-12-23 15:19:43

Saluton, karaj amikoj! Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong. Hodiaǔ ni konigos al vi Xi'an-Tamburadon, kiu estas titolita "vivfosilio de ĉina antikva muziko".

Xi'an-Tamburado havas pli ol miljaran historion, ĝi originis en la ĉina dinastio Tang (618-907). Laǔdire tiam generalo nomata He Changqi instalis tendaron en la urbo Xi'an kaj ĝuste li alportis la kortegan muzikon al la popola vivo.

Post pli ol 40-minuta veturado, ni atingis vilaĝon Hejiaying. Laŭ konigo, la generalo He Changqi siatempe garnizonis ĉi tie. Kiel posteuloj, plej multaj vilaĝanoj heredas la arton de la antikva tamburado. Ili ankaŭ fondis ensemblon titolitan Hejiaying.

Ĉiusemajnfine, amasiĝas vilaĝanoj en la malnova domo kaj sin ekzercas. Samtempe, la domo estas ankaŭ malgranda muzeo pri Xi'an-Tamburado.

Blovinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj, ekzemple, tamburoj kaj ŝengoj, estas ĉefe uzataj en la tamburado.

La muziknoto estas tre aparta, titolita "duon-ideografiaĵa muziknoto". Tiuj, kiuj lernis la ĉinan lingvon, eble scias, ke la prononco de ĉinaj ideografiaĵoj estas malfacila, kaj la prononco de signoj en ĉi tia muziknoto nur estas la duona de normalaj ĉinaj ideografiaĵoj.

Sinjoro He Zhongxin, estro de la ensemblo Hejiaying, konigis:

"La muziknoto estas nomata Gongchi-Muziknoto, aŭ duon-ideografiaĵa muziknoto. La herediga maniero estas buŝa instruado. Oni unue lernis de artistoj konon de la muziknoto, poste lernis muzikinstrumentojn. Necesas longa tempo."

En la pasinteco, tamburado estis heredata nur inter viroj kaj inter familianoj. Sekve de la socia disvolviĝo, multe da viroj laboras eksteren kaj mankas al ili la tempo por ekzerco kaj ludo de la tamburado. Sed, multaj virinoj laboras hejme, ili havas pli multan tempon. Tial, en la jaro 2002 virinoj komencis lernadon de la antikva arto.

En Ĉinio popularas ĉi tiaj vortoj: "Virinoj kaj kapablas ĉeesti al sociala aktivado kaj lertas en kuirado". Kaj en la vilaĝo Hejiaying, la vortoj estas ŝanĝitaj kiel jene "Virinoj kaj kapablas fari tamburadon kaj lertas en kuirado."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto