Vizitu Forumon

Xi'an-Tamburado

(GMT+08:00) 2011-12-23 15:19:43

He Sukui aĝas pli ol 40 jarojn, estas taksia ŝoforo. De lundo ĝis vendrede, li kondukas taksion tra xi'an-aj stratoj. Semajnfine, li kune kun siaj partneroj ludas tamburadon.

Komence, por li tamburado nur estis hobio, nun tamburado jam fariĝis parto de lia vivo. Krom He Sukui, ankaŭ fremdlandaj amikoj estis altirataj de la antikva muziko. He Sukui rakontis:

"En 2005, nia ensemblo partoprenis en la 2-a monda kultura forumo en Jordanio, en 2007, ni prezentis la tamburadon en Malajzio, kaj en printempo de la kuranta jaro ni vizitis Aŭstralion. Nun mi ankoraŭ memoras la scenon de prezentado en Jordanio. Tiam, jordania reĝo ĝuste sidis en la unua vico ĉe la scenejo. La ĉina kulturo sin montris sur la internacia scenejo, pro tio ni estas tre fieraj."

Saluton, karaj amikoj! Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong. Nun ni daŭrigu la konigon de Xi'an-Tamburado, kiu estas titolita "vivfosilio de ĉina antikva muziko".

En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, itala fama muzikisto Raffaella vizitis la ensemblon Hejiaying. Reveninte al Italio, li verkis libron titolitan "Ĉinan tradician muzikon". En la libro ĝuste troviĝas ĉapitro pri la tamburado de Hejiaying. La vortoj estas, ke "komenciĝis ĉiuj muzikaj fragmentoj per frapo de tamburoj, kaj pli kaj pli rapidiĝis la melodio laŭ la ritmo."

Nun, la valoro de Xi'an-Tamburado estas konata de la mondo, ĝi estis titolita "vivfosilio de ĉina antikva muziko". Ankaŭ pli da homoj, inkluzive de geknaboj, komencis lernadon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto