Vizitu Forumon

Rakonto pri maljunaj turistoj Wang Zhongjin kaj Zhang Guangzhu

(GMT+08:00) 2012-02-02 17:04:31

La geedzoj 61-jaraĝa Wang Zhongjin kaj 63-jaraĝa Zhang Guangzhu loĝas en Pekino. Post emeritiĝo, ili ekŝatis turismon, kaj en la lastaj 3 jaroj ili jam vojaĝis en dekoj da landoj. En la jaro 2011, ili finis la 180-tagan vojaĝon en la suda hemisfero.

"La vojaĝo estas peniga. Ni ekvojaĝis de Pekino, unue atingis Sud-Afrikon, poste Usonon kaj Argentinon. Dum la vojaĝo ni 6-foje transpasis la ekvatoron."

Laǔ konigo de sinjoro Zhang Guangzhu, ili vojaĝis en 14 sud-hemisferaj landoj kaj la lasta stacio estas Aǔstralio. Dum la vojaĝo ili ankaǔ vizitis la Sudan Poluson.

"Tie en sensunaj tagoj aperis blua lumo en la ĉielo, la lumo brilas al neĝmontaro, tial ĉiuflanke de la neĝmontaro estas blua, estas tre strange kaj majeste. Tie ne vivas plantoj, se oni ne vidas pingvenojn, regas morta silento, oni sentos, ke tie ĝuste estas la fino de la mondo."

En la Suda Poluso, la geedzoj aprecis belajn polusajn vidindaĵojn, proksime rilatis al pingvenoj kaj fokoj, tio ekscitis ilin.

"Ni ankaǔ glitkuris sur neĝdeklivo. Ĝi estas kaj kruta kaj alta. Por ke mi ne timu ĝin, mia edzo la unua glitkuris. Poste mi faris provon. Mi ne bone regis mian korpon kaj glitkuris sur la ventro."

Ĝis nun, la geedzoj ankoraǔ sentas timon pro la sperto. Forlasinte la Sudan Poluson, ili komencis la vojaĝon al Suda Ameriko. En Argentino, ili vizitis preĝejojn kaj muzeojn, ankaǔ aprecis la faman akvofalon Iguazu.

"Ĝi estas tre grandioza. Ekzistas multaj ŝtupoj tie, la akvo falas sur tiujn ŝtupojn, tial naskiĝas la atmosfero vaporanta. Cetere, ekzistas multaj plantoj, ili formas grandan miniature envazan pejzaĝon, tre bela."

Poste ili venkis atenton de lokanoj en ŝipo sur la brazila Amazono al Peruo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto