Vizitu Forumon

Rakonto pri maljunaj turistoj Wang Zhongjin kaj Zhang Guangzhu

(GMT+08:00) 2012-02-02 17:04:31

"En la ŝipo, ĉiuj homoj dormas en hamakoj sen vandoj. La ŝipo ludas la rolon de longdistanca aǔtobuso, per la ŝipo lokanoj faras negocon aǔ vizitas parencojn. En la ŝipo nur ni, du homoj, estas fremdaj, tial ni kaǔzis intereson kaj atenton."

Per 6-taga veturado, ili atingis Peruon. Sur la vojo al la fama vidindaĵo Machu Picchu, malsanis sinjorino Wang Zhongjin.

"En la urbo Puno kiu altas je 3800 metroj super la marnivelo, aperis altebenaĵa reakcio. Tiam mi malfeliĉe malvarmumis kaj ekmanĝis medicinaĵojn, sed ne ili efikis. Baldaǔ mi havis febron kaj estis sendita al hospitalo."

Post tri tagoj, Wang Zhongjin elhospitaliĝis, sed en la posta pli ol duona monato, ŝia korpo estis malforta, sed ŝi kaj ŝia edzo ne haltis.

"Vizito al Machu Picchu estis nia deziro, tial ni persistis."

Wang Zhongjin skribis ĉi tiajn vortojn en sia blogo: Sur la vojo, mia edzo portis ĉiujn vojaĝsakojn, en hoteloj li zorgis pri mi ĉiumomente, kaj preparis manĝaĵojn. Mi elkore dankas lin, sen li mi eble ne venkis la malsanon. Pro la amo, la geedzoj estas pli gajaj kaj pli kuraĝaj sur la vojaĝo.

Post proksime 6 monata monda vojaĝo, ili revenis hejmen. Ĉiuj homoj, kiuj sciis ilian rakonton, surpriziĝas kaj admiras ilian spiriton. La geedzoj estas nek lertaj en lingvoj, nek riĉaj, sed ili transpasis 14 sud-hemisferajn landojn. Ili iafoje tranoktis en flughavenoj, iafoje en simplaj hoteloj, ili travivis multajn malfacilojn kaj riskojn. La celo rigardi la mondon ĉiam stimulas ilin kaj finfine ili kreis la legendon.

"Ni vojaĝos plu, ĉar la mondo estas granda, ankoraǔ multaj pejzaĝoj atendas nin. Restas tre valoraj spiritaj riĉaĵoj por ni post la vojaĝo al la mondo. Vojaĝo ŝanĝis niajn opiniojn pri la mondo kaj pri la valoro."

Antaǔnelonge, la geedzoj skribis artikolon dirante: "ni devas ne esti bremsitaj de riĉaĵo kaj ne perdi feliĉon. Se ni devas fari elekton inter vojaĝo tra la mondo kaj aĉeto de domo, ni certe elektas la antaǔan." Nun la geedzoj posedas multajn fidindajn adorantojn, ili nomas la vivon de la geedzoj "fabelo", kaj ĉi tiu "fabelo" ŝanĝas la vivon de multaj homoj.

Laǔ Zhang Guangzhu kaj Wang Zhongjin, la ŝanĝo ĝuste enkorpigis signifon de la vojaĝo. Ili diris: "Ni estas pli kaj pli maljunaj, la vojaĝsakoj pli kaj pli pezaj, sed la vojo, kiun ni iros, pli kaj pli longa kaj nia koro pli kaj pli juna."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto