Vizitu Forumon

Ĉinio en okuloj de argentinanoj

(GMT+08:00) 2012-03-01 09:13:04

Argentino estas fore de Ĉinio, sed en la lastaj jaroj la dulandaj rilatoj estas pli kaj pli striktaj, kaj profundiĝas reciproka vizito inter registaraj altranguloj, ekonomiaj kaj komercaj kontaktoj kaj kulturaj interfluoj, sekve de tio "ĉinaj rakontoj" proksimiĝas al pli kaj pli da argentinanoj, kaj ĉinaj elementoj, ekzemple ĉinaj entreprenoj, komercaĵoj, artaj prezentoj, filmoj kaj printemp-festaj paradoj, estas bonvenigataj en Argentino. Do kia estas Ĉinio laŭ argentinanoj?

Advokato Rosario Baltazar Huerta loĝas en la urbo Rosario, li amas ĉinan kulturon kaj povas paroli en la ĉina lingvo. En 2004 li lernis en Ŝanhajo, poste dufoje vojaĝis en multaj ĉinaj urboj. Li havas apartan emocion pri Ĉinio.

"Ĉinio estas speciala, ĝi havas aspektojn modernan, evoluintan kaj tradician, Ĉinio tre atentas heredadon de kulturo. En Ĉinio, skaloj de ĉiuj aferoj estas tre grandaj, ĝi ŝajnas konstruata inĝenieriaĵo, ĝi ĉiam konstruas novajn aĵojn aŭ plibonigas malnovajn aĵojn. Cetere, mi admiras, ke ĉinoj posedas pli malproksiman rigardon, kapablas racian planadon de celoj en diversaj periodoj kaj klopodas por la celoj. Pro tio, nun Ĉinio estas la monde dua granda ekonomi-korpo."

Ricardo, kiu lanĉis fondon de klubo de aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia, publikigis multajn artikolojn pri Ĉinio en argentina gazeto. En la artikoloj, li konigis informojn pri ĉinaj disvolvo, kulturo, ekonomiaj politikoj kaj aliaj flankoj. En 2007, por profunde konigi Ĉinion al retanoj en landoj, kie oni parolas en la hispana lingvo, li kreis du retstaciojn. Laŭ li, en la lastaj jaroj la ĉina plej granda ŝanĝiĝo estas urbanizo.

"La ĉina plej granda ŝanĝiĝo estas urbanizo, kaj urbanizo estas unu el la kialoj kaj rezultoj de aliaj ŝanĝiĝoj en la lastaj pli ol 60 jaroj en Ĉinio. Ekzemple, sen urbanizo nun oni ne ofte parolas pri ĉina enlanda merkato, pro la merkato ĉinoj reduktis sian dependecon al eksporta komerco. La urbanizo ankaŭ alportis profundan ŝanĝiĝon al la vivo de ĉinoj. Pli da ĉinoj loĝas en domegoj, ŝanĝiĝis ankaŭ iliaj kutimoj kaj agoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto