Vizitu Forumon

Ĉinio en okuloj de argentinanoj

(GMT+08:00) 2012-03-01 09:13:04

Kiel Ricardo Baltazar Huerta kaj Ricardo, pli kaj pli da argentinanoj volas kompreni pli multajn informojn pri Ĉinio. Pro tio, aperis la argentina unua gazeto, titolita Tiempo, kiu konigas la ĉinan kulturon en la hispana lingvo. Gustavo NG, ĉefredakdoro de la gazeto, esprimis:

"Ni opinias, ke nun estas la tempo pliigi interkomprenon inter argentinanoj kaj ĉinoj. Ni sentas, ke la rilatoj inter Argentino kaj Ĉinio estas pli kaj pli striktaj kaj gravaj, tio unue estas enkorpigita en la ekonomia flanko, pro la pliigo de la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, la dulandaj popoloj volas kompreni unu al la alia pli multe kaj ĉiuflanke. Laŭ plejpartaj argentinanoj, Ĉinio ankoraŭ estas tre tradicia, argentinanoj ankoraŭ ne komprenas Ĉinion, precipe ĉinan ekonomion kaj politikon en la lastaj 30 jaroj. Tial, ni redaktis la gazeton kaj esperas, ke per la gazeto argentinanoj komprenos la vivmanieron de ĉinoj, signifon de ĉinoj al Argentino, eĉ per la gazeto ĉinoj komprenos Argentinon."

En Argentino, multaj radioj, televiziaj stacioj, retstacioj konigas Ĉinion, ankaŭ pliiĝas la nombro de aktivadoj pri ĉina kulturo. En julio de la jaro 2011 en la argentina ĉefurbo Buenos-Ajreso, iu mezlernejo okazigis konkurson pri la ĉina lingvo. Per la ĉina lingvo lernantoj montras sian komprenon kaj amon al Ĉinio. Antaŭ 4 jaroj, la lernejo instalis kurson pri la ĉina lingvo, nun pli ol 30 lernantoj faras lernadon.

Estro de la lernejo sinjoro Gabriel Rshaid eksplikis la celon pri instalo de la kurso.

"Ni celas plivastigi rigardon de lernantoj en la fono de tutmondiĝo, ni esperas, ke lernantoj povos ĝui kaj ami pli da kulturoj, kiel la ĉina tradicia kulturo, kiu jam disvastiĝas milojn da jaroj. Ankaŭ lernantoj opinias, ke lernado de la ĉina lingvo helpos ilin estonte, ĉar nun Ĉinio estas la potenco kultura kaj ekonomia, ĝi certe ludos gravan ĉefrolon estonte. Lernantoj havas entuziasmon en lernado, ili rigardas la lernadon de la ĉina lingvo kiel investon al sia estonteco."

Nun en Argentino ekzistas du Konfuceaj Institutoj. En la institutoj, oni povas sisteme lerni la ĉinajn lingvon kaj kulturon. Laŭ Horacio Seoane, estro de Konfucea Instituto en Buenos-Ajresa Universitato, tio ne estas sufiĉa. Li diris:

"Fakte, plejparta kompreno pri Ĉinio fontas el la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj kontaktoj, ankoraŭ mankas kono pri la ĉina kulturo. En okuloj de multaj argentinanoj, Ĉinio ankoraŭ restas en la pasinteco, ili ne komprenas la nunan veran Ĉinion en la 21-a jarcento. Mi opinias, ke estonte Konfucea Instituto klopodos por ke ĉiuj argentinanoj konu la veran Ĉinion."

La kuranta jaro estas la 40-a jariĝo de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino, per la ŝanco certe pluriĝos kaj profundiĝos interfluoj inter la dulandaj registaroj kaj inter la du popoloj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto