Vizitu Forumon

La dancejo lumigita de realo — avangarda muzikteatro de Meng Jinghui

(GMT+08:00) 2012-06-04 17:25:44
Responde al tio s-ro Shi Hang, scenaristo de la teatro, esprimis:

(Shi Hang)

"Unue roka muziko spegulas viv-sintenon, kaj la sinteno pri reala vivo ankaŭ troveblas en la teatro. Ĝenerale la muzika teatro karakterizas sin per superrealisma muziko, sed se eĉ la superrealismo palas, la teatro sin dekoracias per kritika realismo, kaj pro tio la absolut-muzika teatro sin transformis al rokmuzika teatro."

En la muzika kreado de teatro la Murdo en Nubĝardeno, Meng Jinghui senĝene utiligas diversajn muzikajn elementojn kaj pecojn kaj fingre ĵonglas per muzikoj, same kiel antaŭe kiam li ludis per aliaj teatraj elementoj. En la muzika teatro li estas libera, li aplombe vidas la ŝanĝiĝon de scenaro al projekta strukturo, malmuntas la strukturon en muzikajn funkci-unitojn, de tempo al tempo montras la vojon al kreantoj de muzikoj, kaj elmetas siajn postulojn, dume li estas ĉiam en kvieta distanco de la teatro.

S-ro Shi Hang konigis, ke teatro la Murdo en Nubĝardeno estas diferenca de aliaj muzikaj teatroj. Kutime Meng Jinghui prenas amon kiel ĉefajn liniojn en siaj teatroj, sed ĉifoje en la teatro, en diversaj vidanguloj, li per suspenso diskutas pri homeco. Unuvorte, la teatro estas bizara komedio.

(Sceneja foto de teatro la Murdo en Nubĝardeno )


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto