Vizitu Forumon

La dancejo lumigita de realo — avangarda muzikteatro de Meng Jinghui

(GMT+08:00) 2012-06-04 17:25:44
Responde al la sinteno en la muzika teatro, li diris:

"La esenco de roka muziko estas kolero, en la vivo oni havas indignon, sed en ĉiu spirado la kolero elĉerpiĝas. Kiam oni de tempo al tempo malesperas aŭ koleras, en aliaj lokoj de la sama mondo ankaŭ liaj parencoj kaj amikoj probable sentas sin tiamaniere."

Parolante pri kion la spektantoj povas rikolti el la teatro, Shi Hang diris:

"Ni povas allogi spektantojn pro tio, ke la teatro estas kvazaŭ diapozitivoj, elĵetante ĉiujn malesperojn kaj indignojn iamajn. Tiaokaze kvankam en la teatro estas malhela, tamen videblas ankaŭ lumoj. Ni kuniĝas en la centro de lumoj, kaj tiel la nigro ne povas nin engluti."

Teatro la Murdo en Nubĝardeno ĉefe karakterizas sin per magia realismo, kaj la melodio havas la trajton de milda rokmuziko. Malgraŭ ke neniu estas fama en la teatro, la evoluado de intrigoj certe altiras la aŭdiencon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto