Vizitu Forumon

Feliĉa vivo de Li Na kaj ŝia edzo Jiang Shan

(GMT+08:00) 2012-08-15 15:24:54

Nun Li Na estas tre fama en la tuta mondo, ĉar ŝi gajnis la unuan virinan unuopan titolon de la granda ŝlemo por Ĉinio en sidneja internacia tenisa konkurso. En ĉiutaga vivo Jiang Shan ne nur estas edzo de Li Na, sed ankaŭ estas ŝia trejnisto. Jiang Shan estas tre ĝentila, li ofte ricevas muĝon de Li Na antaŭ la tutmondaj spektantoj. Ni trovas, ke ĉiufoje, Li Na muĝias al sia edzo nur kiam ŝi estis tre ĝoja kaj bonstata. Multaj homoj opinias, ke Jiang Shan, kiel edzo de famulino Li Na, estas tre malfacila.

"Se vi pensas ke mi ludas malbone, foriru! Ne skuu vian kapon antaŭ mi, ĉu vi pensas ke mi perdas vian vizaĝon? Iru……Ne staras antaŭ mi."

En la Wimbledon-a Ĉampionado, Petra Kvitova venkis Li Na en la unua partio, do Li Na petis, ke ŝia trejnisto povu eniri en la matĉejon, sed kiam Jiang Shan kuris en la matĉejon, Li Na forte muĝis al li. La senkulpa Jiang Shan nur povis unue aŭskulti muĝon de la edzino.

Kiam la video pri la muĝo al Jiang Shan de Li Na publikiĝis surrete, multaj spektantoj diris, ke virinaj karakteroj de la urbo Wuhan estas tre teruraj kaj la viroj el Wuhan estas malfacilaj. Unu retamiko diris, ke lia patrino naskiĝis en Wuhan, lia patrino jam muĝas al lia patro pli ol 20 jarojn. Jiang Shan estas heroo en la okuloj de spektantoj. Li ne nur estas bona viro, bona edzo, sed ankaŭ estas bona trejnisto. La spektantoj subtenas la geedzojn. Post la muĝo, la stato de Li Na fariĝis pli kaj pli bona, fine ŝi venkis la rivalon.

Fakte, la karaktero de Jiang Shan estas tre bona, do li ofte estas tiu, sur kiun Li Na elverŝas sian koleron. En la Wimbledon-a Ĉampionado de la jaro 2010, Li Na ne tenis bonan staton en la dua raŭndo de la matĉo, Jiang Shan laŭte instruis ŝin kiel ludi, sed Li Na kriegis al li, "Fermu vian buŝon kaj for de ĉi tie! " Poste, Li Na ludis pli kaj pli bone kaj eniris en la duonfinalojn. Sed en la konkurso de la jaro 2011, Li Na perdis en la unua raŭndo. Dum la matĉo, Jiang Shan ankaŭ eniris en la matĉejon por gvidi ŝin kiel ludi, sed Li Na ne muĝis al li. Multaj homoj diris, ke Li Na facile sukcesos se ŝi povas kontentege muĝi.

Post la sukceso de franca tenisa konkurso, la stato de Li Na fariĝis tre malbona, ŝi perdis multajn matĉojn unu post alia. Sed en la jaro 2012, ŝia bona stato refoje revenas. Kiam ŝi akceptis intervjuon en sidneja tenisa konkurso, Li Na parolis pri sia ŝanĝiĝo al la ĵurnalistoj. Ĉar ŝi diris al sia edzo, ke ŝi eksedzigos lin se li ne malgrasigos sin por redukti ronkadon. Nun, ŝia edzo ne plu forte ronkas, do ŝia dorma kvalito pli kaj pli boniĝas.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto