Vizitu Forumon

Feliĉa vivo de Li Na kaj ŝia edzo Jiang Shan

(GMT+08:00) 2012-08-15 15:24:54

Pri ronko de Jiang Shan, ni ankoraŭ memoras la aŭstralian tenisan konkurson en la pasinta jaro, Li Na diris al miloj da spektantoj,

"Mi certe sentas nervozecon, sed pli ĉagrene estas tio, ke mi ne dormis bone en la lasta nokto, ĉar mia edzo ĉiam ronkis."

Tiam, ĉiuj homoj opiniis ke tio nur estas ŝerco, sed la ronko vere forte influis ŝian staton. Ŝia malbona dorma kvalito daŭre influis ŝian staton en matĉoj. Do Li Na serioze diris al sia edzo, ke se li ne malgrasigos sin por redukti sian ronkon, ŝi eksedzigos lin. Jiang Shan sciis la seriozan situacion kaj komencis sin malgrasigi. Nun Jiang Shan estas pli maldika ol antaŭe kaj li ne plu multe ronkas, samtempe la dorma kvalito de Li Na pli kaj pli boniĝas.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto