Vizitu Forumon

Ŝanĝiĝis koncepto de ĉinoj pri sporto

(GMT+08:00) 2012-08-03 16:22:11

Xiao Xiaoyuan, pli-ol-20-jara, naskiĝis en Pekino. Influite de sia patro ŝi tre ŝatas futbalon kaj estas fidela fano de la loka teamo Guo'an. Estas tre malmultaj junuloj, kiuj amas teamon de sia urbo same kiel Xiao. Tamen ŝi havas intereson pri matĉoj, pli vastan ol tiu de sia patro. Ŝi diris, ke la patro ŝatas spekti matĉojn de futbalo, tabloteniso kaj virina volejbalo, tamen ĉiam kun forta inklino al lokaj teamoj. Ĉiusemajne li televidas matĉon de la pekina teamo Guo'an kaj neniam volas preterlasi eĉ unu ĝian matĉon. En la jaro 2009 ŝia patro surloke spektis la matĉon, en kiu Guo'an akiris la titolon de ĉampiono de la Supera Ligokonkurso de la Ĉina Futbala Asocio. Li zorgas pri matĉoj de la nacia teamo, kvankam ĉiu matĉo finiĝis ĉiam kun liaj plendoj. La teamoj de tabloteniso kaj virina volejbalo ofte alportis al ĉinoj ĝojon kaj plezuron pro bonaj rezultoj. Li mem tre malofte praktikas tablotenison kaj volejbalon, tamen li tre ŝatas tiujn du sportojn ekde sia juneco.

Xiao rimarkis, ke la patro kaj samaĝuloj naskitaj en 1950-aj jaroj aparte amas la naciajn teamojn de tabloteniso kaj virina volejbalo. Ŝi surpriziĝis, ke kiam ili babilas pri tiuj teamoj, ili tre bone memoras pri rezultoj de la teamoj el diversaj konkursoj antaŭ multaj jaroj, nomoj de sportistoj kaj trejnistoj. Se la teamoj perdis matĉojn, ili ĉiam diskutis pri la kaŭzoj. Sed la nuna generacio tre malmulte zorgas pri ludoj de tabloteniso kaj virina volejbalo. Xiao opiniis, ke la ĉina tablotenis-teamo jam ne povas trovi por si fortan rivalon, kaj tiaj matĉoj tute ne povas veki ŝian vervon. Ankaŭ pri la ĉina virina volejbal-teamo, ŝi havas sian opinion. Ŝi diris, ke estas tristeco por la teamo, kiu restas sub la granda gloro de siaj antaŭuloj, kiuj atingis brilan sukceson en la specifa periodo, kiam Ĉinio komencis strategion de reformado kaj malfermo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto