Vizitu Forumon

Ŝanĝiĝis koncepto de ĉinoj pri sporto

(GMT+08:00) 2012-08-03 16:22:11

Xiao konfesis, ke ŝi ekŝatis sporton pro la influo de sia patro. Tamen la du generacioj havas tute malsamajn komprenojn pri spekto de sportaj ludoj. Ŝi diris: "Enirinte universitaton, mi rimarkis, ke pliiĝas la diferenco de sporta intereso inter mi kaj mia patro. Mi ne povas kompreni lian delongan entuziasmon pri tabloteniso kaj la virina volejbalo. Mi ne povas imagi, ke mi ekŝatis futbalon ĝuste pro lia influo, sed li neniam zorgas pri pintklasaj profesiaj ludoj, ekzemple la angla, la itala kaj la germana."

Nun Xiao provas praktiki iujn sportojn. Same kiel multaj aliaj ĉinoj ŝi ellernis la ludon de tabloteniso kaj volano per sia ekzercado. En universitato ŝi unuafoje spertis tenisludon, sed ĝis la diplomiĝo ŝi ankoraŭ ne povis bone ludi ĝin. Se oni devigus ŝin elekti unu el tabloteniso, volanludo kaj teniso, ŝi senhezite elektos tenison. Ŝi konfesis, ke ŝi preferas tenison pro la influo de siaj kolegoj aŭ tute pro la furoro, kaj unuvorte ŝi ne volas, ke ŝiaj ŝatokupoj estas ŝablonaj.

Dum universitataj jaroj ŝi provis tenison, montgrimpon, bicikladon, rokgrimpon, subakviĝon, skiadon kaj aliajn furorajn sportojn. Multaj lernantoj praktikas futbalon, basketbalon kaj volanludon, kaj ili plejparte interesiĝas pri freŝaj ludoj. Xiao diris, ke ili deferencas de siaj patroj, ĉar ili pli bone komprenas kiel spekti sportojn kaj volas praktiki sportojn.

Tamen Xiao vidis ŝanĝiĝojn de la pliaĝa generacio. Knabo Liu Xiao, kunlernanto de Xiao, kiu tre amas basbalon, diris: "Dum la lasta Futbala Mondpokalo kaj ĉi-somera Eŭropa Ĉampionado mia patro nokte televidis nur kelkajn matĉojn, tamen li estis vere ravita de mirindaj ludoj. En mia memoro antaŭe li tre malofte zorgis pri mondaj kaj eŭropaj konkursoj, kaj kelkfoje li televidis matĉojn kune kun mi tute por amuzo. Babilante kun aliaj pri futbalo, li ĉiam memoris nur pri la rezulto de iu matĉo. Sed nun li zorgas ne nur pri la rezulto."

La patro de Liu Xiao multe subtenas al li praktiki basbalon en libera tempo post laboro. En Ĉinio tiu sporto ne estas tiel populara kiel tabloteniso aŭ basketbalo, kaj ĝenerale eĉ la profesiaj basbalistoj restas "amatoraj" laŭ la praktika aŭ trejniĝa nivelo. Liu diris, ke lia patro tute ne konas basbalon, tamen li tre fieras pri mia basbalo kaj ofte paradas al siaj amikoj per tio. Li diris, ke tio estas ŝanĝiĝo. La pliaĝa generacio havas tre multajn neforgeseblajn memorojn pri sportaj matĉoj, tamen nur malmultaj el ili persone spertas la sportan plezuron kaj prenas sportadon kiel parton de la kutima vivo.

Laŭ opinio el la sportista rondo jam ŝanĝiĝis la popola koncepto pri sporto. Ren Hai, sekcia direktoro de la Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke antaŭ la Pekinaj Olimpikoj ordinaraj spektantoj zorgis pri la rezultoj de la ĉina delegacio pli multe ol pri la matĉoj mem, kaj poste kiam la ĉina delegacio atingis sian kulminon en la olimpikoj, kontentiĝis la spektantoj, tial multaj ĉinoj turnis sian atenton al la estetiko de sporto. Nun pli kaj pli multe da ĉinoj admiras bonegajn ludojn kaj fasciniĝas pro la ĉarmo de sporto, sed ne rigardas plu konkursojn kiel la terenojn, per kiuj sportistoj povas levi la nacian spiriton kaj fari honoron al la patrolando.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto