Vizitu Forumon

Legi la vivon de poetsanktulo en ties malnova loĝejo

(GMT+08:00) 2012-08-21 10:29:05

"Hodiaŭ mi vidas lian statuon kvazaŭ farus dialogon kun la poeto. En la momento kiam malkovriĝis la statuo, ja aperis la figuro de la sanktulo impresita en mia menso. Spontanee estiĝas en mia koro sento de adoro kaj estimo ."

Malantaŭ la statuo estas ponto Sanktula, sub kiu fluas Si-rivero, branĉo de la Luo-rivero, kies malsupro estas la rivero Yiluo, fine enfluanta en la Flavan Riveron. Laŭdire, infanece, Du Fu ofte ludis tie. 2kilometrojn norde de la ponto estas la kuniĝo de la riveroj, tie estas ankaŭ la fonto de Heluo-kulturo. En la ĉina historio la famaj "Hetu Luoshu" (bildo de la Flava Rivero kaj libro de Luo-rivero) kaj la "ok trigramoj" tute fontis de tie. Sendube, la aparta natura medio kaj la kultura komplekso grave influis la poemadon de la sanktulo.

Meze de la vidindejo staras pavilono kun triangula tegmento. La pavilono portas titolon "Chunfeng" (simpla kaj honesta), sence el la versoj de Du Fu: "Alsaluti la diojn Yao kaj Shun, refari la morojn simpla kaj hoesta". Kio reflektas la ideon de la poeto volonte asisti la prudentan reĝon, ke tiu-ĉi lasta beatigu popolanojn. La kerna vidaĵo de la vidindejo estas "malnova loĝejo de Du Fu", en kiu eksponiĝas raraj objektoj kiaj la bindita poemaro de Du Fu, seriaj bildoj montrantaj la vivon de Du Fu, la portretoj faritaj de ĉinaj famaj pentristoj (Zhang Daqian, Jiang Zhaohe kaj Qi Baishi), kaj bronza statuo fare de artisto Zeng Zhushao. La loĝejo konstruiĝis antaŭ monto kun tri krestoj, simila al skribilbreto. Oni nomas ĝin Bijia-monto(skribilbreto). Malantaŭ la monto estas kvadrata kavo tre humida. Indiĝenoj ĉiam legendas, ke siatempe Du Fu ja prenis la monton kiel la skribilbreton, kaj la kavon kiel inkujon, tiel ke restis eterne la versoj. Sinjoro Du Hongtu estas la 41-ageneracia ido de Du Fu, li diris:

"Kiel posteulo de Du Fu, mi estas ekscitita, stimulita kaj ankaŭ fiera. De infanece jam impresis min el la patra generacio la spirito de Du Fu, ni certe heredas la nacian civilizacion kaj disvastigas la familian tradicion."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto