Vizitu Forumon

Legi la vivon de poetsanktulo en ties malnova loĝejo

(GMT+08:00) 2012-08-21 10:29:05

La malnova loĝejo estis riparata en 1962. En la korto kreskas arboj de jujubo kaj piro, tiam tre plaĉis al Du Fu. En sia maljuneco, kiam Du Fu rememoris sian infanecon, li poezie skribis: Naivec` etul` ankoraŭ dekvin jara, petol` alkura kielbovid` kampara; en korto maturiĝas la fruktoj aŭguste, sur arbojn milfojas la knaboj tage. La arboj pruvis la feliĉan knabecon de la poeto.

Mil jaroj poste, la malnova loĝejo de Du Fu aspektas simple eleganta sed nekaduka. Ligne struktura, la konstruaĵaro en la stilo de Tang-dinastio aspektas digne kaj distinge. Oni establis en ĝi du eksponejojn respektive por poemoj kaj la poeto.

En la poema eksponejo aplikiĝas la multimedio por komprenigi la poemojn de Du Fu, dum tiu por la poeto, laŭ la tempo, elvolvas la penigan karieron de la poeto, sisteme kaj komplete elstaras la ĉeftemo "El la tero kaj ree al la tero".

Nun, okaze de ferioj, svarmas tie homoj, kiuj faras viziton kaj plezuras en la verda monto kaj glacia akvo, infektitaj de la digneco de la poetsanktulo, povas pliprofunde kompreni la poeziajn versojn per la teknikaj rimedoj, kaj la cirkonstancon kiu kovis la senmortajn versojn.

Sinjoro Liu Changrong el la urbo Gongyi diris:

"Du Fu estas granda poeto, kaj fiero de nia urbo Gongyi. Antaŭe, ni legis lin el la libro, kaj renkontis lian nomon sur la papero. Hodiaŭ, ni eniras en la malnovan loĝejon de Du Fu, ni vere sentas lian penson, el kiu la poeto entreprenis la Parnason."


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto